Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

gordonflanagan (Å vise profilen) 2015 6 15 09:14:45

"Terpomoj" ĉar mi ŝatas terpomfingrojn.

ĉapelo aŭ kapelo

huberte (Å vise profilen) 2015 6 15 20:17:37

Ĉapelo ĉar ĉi tie ofte pluvas.

Kolektado aŭ kolektiĝo?

gordonflanagan (Å vise profilen) 2015 6 15 22:14:48

"Kolektado" ĉar mi kolektas poŝtmarkojn kaj poŝtkartojn.

artfajraĵo aŭ artgalerio

huberte (Å vise profilen) 2015 6 16 19:40:35

Artfajraĵo ĉar ofte estas popola spektaklo.

Sfero aŭ piramido?

nakymatonmies (Å vise profilen) 2015 6 18 04:36:06

Piramido, ĉar piramidojn eĉ tempo timas!

stegosaŭro aŭ brontosaŭro?

huberte (Å vise profilen) 2015 6 18 19:34:53

La du dinosaŭroj devis esti fabelaj sed kun ĝiaj ostaj platoj la stegosaŭro sendube estis la plej mirinda: mi elektas ĝin.

Hundo aŭ lupo?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2015 6 18 19:39:20

Mi elektas "hundo", ĉar ĝi estas pli malgranda ol lupo.

memo aŭ temo?

huberte (Å vise profilen) 2015 6 18 20:11:01

temo, ĉar temo estas pli varia ol memo.

koto aŭ goto?

nakymatonmies (Å vise profilen) 2015 6 19 05:48:26

Koto, ĉar el ĝi foje floroj elkreskas.

Romo aŭ Kartago?

ratkaptisto (Å vise profilen) 2015 6 19 07:31:54

Romo, ĉar mi havas bonajn memorojn.

vitro aŭ litro?

Tibake til toppen