Tästä sisältöön

Suljettu
Max. 500 viestiä.

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto :lta, 22. marraskuuta 2008

Viestejä: 6311

Kieli: Esperanto

dobri (Näytä profiilli) 19. kesäkuuta 2015 12.40.29

Se temas pri biero, tiam litro.

Cepo aŭ sepo?

nakymatonmies (Näytä profiilli) 19. kesäkuuta 2015 19.40.47

Cepo, ĉar per cepsupo eblas satigi eĉ sepopon.

skribilo aŭ skribilingo?

ratkaptisto (Näytä profiilli) 19. kesäkuuta 2015 20.10.44

Per skribilo mi povas skribi sed per skribilingo ne. Mi volonte skribas, tial mia elekto estas ...

spektaklo aŭ spekto

huberte (Näytä profiilli) 19. kesäkuuta 2015 21.23.48

Mi ŝatas spekti spektaclon. Ĉu mi devas elekti "spekto"?

rigardo aŭ rimarko?

Vinisus (Näytä profiilli) 19. kesäkuuta 2015 22.14.25

Rimarko estas pli grava ol rigardo, ĉar kelfoje oni rigardas, sed ne rimarkas.

ĉu reĝo aŭ reĝino?

moorle (Näytä profiilli) 20. kesäkuuta 2015 10.09.18

Mi elektas "reĝinon", ĉar mi admiras la reĝinon de Svedio kaj ankaŭ la maljuna reĝinon Elisabeth de Granda Britio.

suno aŭ runo ?

dobri (Näytä profiilli) 20. kesäkuuta 2015 14.18.13

Por mi pli gravas suno ol malnova skribo.

Gojo aŭ ĝojo?

huberte (Näytä profiilli) 20. kesäkuuta 2015 15.11.13

Mi ne povas elekti: por mia nevino, mi estas goj(in)o kaj mi ŝatas ĝojo.

ruzo aŭ ruso?

dobri (Näytä profiilli) 20. kesäkuuta 2015 17.14.00

Ĉar mi ne emas esti superruzita, tial mi elektas anon de granda nacio - ruson.

Libro aŭ litro?

Vinisus (Näytä profiilli) 20. kesäkuuta 2015 17.22.56

Libro, ĉar mi multe lernas de ili, kaj ili postulas nenion.

ĉu preĝo aŭ plaĝo?

Takaisin ylös