Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

A aŭ B? Elektu!

от Kokcineleto, 22 ноември 2008

Съобщения: 6311

Език: Esperanto

bbc (Покажи профила) 02 юни 2009, 17:47:07

Joro!
Kaj drifto. Kvankam mi ne ŝatas fremdezulojn en la aŭto, kiu rompas ilian aŭton per drifto, sed mi pli ne ŝatas jarojn, kiu povas nur grandiĝi.

Boli aŭ boligi?

horsto (Покажи профила) 02 юни 2009, 19:45:06

bbc:Joro!
Kaj drifto. Kvankam mi ne ŝatas fremdezulojn en la aŭto, kiu rompas ilian aŭton per drifto, sed mi pli ne ŝatas jarojn, kiu povas nur grandiĝi.
Boli aŭ boligi?
Ĉar mi ne ŝatas boli mi elektas boligi!

fremdezuloj (vidu supre) aŭ frenezuloj?

PS: Mi atingis la okcentan mesaĝon kaj do verŝajne baldaŭ devos fini mian karieron kaj iĝi Lernu!-pensiulo! ploro.gif

dobri (Покажи профила) 12 юни 2009, 20:52:39

Ĉar bbc verŝajne forgesis sian kontribuon, tial mi decidis daŭrigi. Kompreneble mi elektas "frenezuloj", ĉar sensencaĵojn mi ne ŝatas.
Lastatempe mi rimarkis oftajn eraretojn en diskutoj, ekz. "refuzi" anstataŭ "rifuzi" aŭ "defini" anstataŭ "difini".
Esperanto estis preciza lingvo kaj mi esperas, ke ĝi restos preciza. Bonvolu rimarki alian signifon de similaj vortoj!

Refuĝi aŭ rifuĝi?

Rogir (Покажи профила) 14 юни 2009, 17:12:10

Mi ne ŝatas fuĝi, kaj certe ne multfoje. Pli bone estas rifuĝi.

Suna aŭ juna?

dobri (Покажи профила) 14 юни 2009, 17:51:16

Ĉar ĉiu emas resti juna, tial mi surprize elektas suna. Tia ne estas homo, sed tago.

Tremi aŭ treni?

Rogir (Покажи профила) 15 юни 2009, 00:41:50

Per timo atingiĝas nenio, sed per labori (ekz treni) ni plibonigas nian socion!

Uh aŭ hu?

betoxx (Покажи профила) 15 юни 2009, 02:04:10

Uh. mi ŝatas kiel oni skribas uh =)

Parizo aŭ Londono?

Sebasities (Покажи профила) 15 юни 2009, 10:48:29

Herbejo estas pli bela.

Histerio aŭ historio ?

dobri (Покажи профила) 15 юни 2009, 14:55:38

Histerio estas malutila. Kontraŭe historio instruas nin, kiel eviti pluajn erarojn.

Hojli aŭ hurli?

jchthys (Покажи профила) 24 юни 2009, 17:55:19

dobri:Hojli aŭ hurli?
Hojli, ĉar ĝi estas pli facile elparolebla.
Karamikino aŭ koramikino?

Обратно нагоре