У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

од Kokcineleto, 22. новембар 2008.

Поруке: 6311

Језик: Esperanto

Vinisus (Погледати профил) 20. јул 2015. 11.45.31

La du estas belaj, sed la suno subtenas nian vivon sur la tersurfaco.

Ĉu Kanbero aŭ kanbrando?

sproshua (Погледати профил) 20. јул 2015. 14.28.52

kanbrando certe.

kiujn vi konservas pli proksime: ĉu amikoj aŭ malamikoj?

Vinisus (Погледати профил) 20. јул 2015. 14.39.53

Mi provas esti ĉe amikoj, sed kelkfoje mi dubas, ĉu estas vere amikoj. ridulo.gif

Ĉu spino aŭ spinaco?

sproshua (Погледати профил) 21. јул 2015. 04.38.56

spinaco, ĉar ĝi estas tre nutroriĉa.

ĉu lernejo aŭ ludejo?

dobri (Погледати профил) 21. јул 2015. 05.49.51

En lernejo oni scipovas ion novan.

Hirudo aŭ hirundo?

Vinisus (Погледати профил) 21. јул 2015. 11.42.25

Hirundo ŝvebas super la preĝejo.

Ĉu polipo aŭ poliso?

sproshua (Погледати профил) 21. јул 2015. 13.49.04

polipo ĉar ĉia vivo estas mirinda.

ĉu karoo aŭ karoto?

Vinisus (Погледати профил) 21. јул 2015. 13.56.07

Raroto, bongusta legomo.

Ĉu apostrofo aŭ apoteko?

huberte (Погледати профил) 21. јул 2015. 17.34.51

Mi bezonas apotekon ĉar mi havas dolorojn.

lojale aŭ lokale?

Vinisus (Погледати профил) 21. јул 2015. 17.42.40

Lojale, almenaŭ mi klopodas tiel agi.

Ĉu eŭro aŭ eŭraziano?

Вратите се горе