Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

A aŭ B? Elektu!

kelle poolt Kokcineleto, 22. november 2008

Postitused: 6311

Keel: Esperanto

dobri (Näita profiili) 4. august 2015 14:37.38

Mi ŝatas manĝi laktukon permane kaj poste viŝi la manojn per mantuko.

Cedi aŭ koncedi?

Vinisus (Näita profiili) 4. august 2015 15:32.51

Kelkfoje estas preferinde cedi por eviti malamikecon kaj senutilan kverelon.

Ĉu kleo aŭ klera?

huberte (Näita profiili) 4. august 2015 18:06.35

Mi ne estas tiom klera, sed mi bezonas kleon por skribi muzikon.

nokto aŭ nukso?

Vinisus (Näita profiili) 4. august 2015 18:14.47

nukso, ĉar brazila nukso estas bongusta nutraĵo.

Ĉu dreni aŭ dresi?

dobri (Näita profiili) 4. august 2015 19:54.44

Se vi sukcesos dreni iun marĉon, tiam povas ekesti fekunda kampo.

Helico aŭ heliko?

Vinisus (Näita profiili) 4. august 2015 20:57.56

Heliko, ĉar ĉiutage ni uzas ĝin @, kiam ankoraŭ ne ekzistis komputilo ĝi estis nur molusko.

Ĉu poluro aŭ poluso?

dobri (Näita profiili) 5. august 2015 15:33.19

Poluso, ĉar ĝi estas piede neatengebla.

Bazilio aŭ baziliko?

Vinisus (Näita profiili) 5. august 2015 17:13.45

Bazilio, car temas pri erbo kun bonodoraj folioj.

Ĉu izotermo aŭ izotopo?

sproshua (Näita profiili) 11. august 2015 0:29.30

mi ŝatas lamojn. antaŭe mi vizitis jare pomarbejon kiu havis kelkajn lamojn.

ĉu pico aŭ piceo?

bdlingle (Näita profiili) 11. august 2015 2:43.36

sproshua:ĉu pico aŭ piceo?
Pico, ĉar ĝi estas pli bongusta ol piceo
Brakumo aŭ flankbrakumo

Tagasi üles