Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

dobri (User's profile) June 24, 2009, 6:03:14 PM

Koramikino, ĉar ŝi vere amas vin. Karamikino aŭ multe kostas aŭ ŝi estas kara por vi. Kaj vi tute ne scias, ĉu ankaŭ vi estas kara por ŝi.

Humoro aŭ humo?

Rogir (User's profile) June 24, 2009, 6:35:33 PM

Kion mi faru kun humo? Humoron ni bezonas!

Mordo aŭ mordo?

jchthys (User's profile) June 24, 2009, 8:24:28 PM

La unua, ĉar ĝi estas pli granda Mordo.
“chiuj” aŭ “cxiuj”?

Sebasities (User's profile) June 24, 2009, 10:50:27 PM

"Chiuj" estas pli eleganta, laŭ mi, eĉ se mi uzas ĉiam "c'x" por vidigi "ĉ".

Kartago aŭ Tiro ?

dobri (User's profile) June 26, 2009, 2:54:58 PM

Tiro, ĉar ĝi estas pli malnova.

Tirano aŭ titano?

Rogir (User's profile) June 28, 2009, 5:19:58 PM

Titano, ĉar ĝi estas planedo.

Verda aŭ ruĝa?

dobri (User's profile) June 28, 2009, 5:56:39 PM

Rogir:Titano, ĉar ĝi estas planedo.
Pardonu, sed laŭ mia opinio Titano estas luno de planedo Saturno.

Verda estas nia koloro!

Ruĝa aŭ ruza?

dobri (User's profile) June 29, 2009, 2:20:37 PM

Salikoko pli bongustas. Foliojn de saliko manĝas azenoj.

Selo aŭ semo?

patrik (User's profile) June 29, 2009, 4:30:32 PM

dobri:Selo aŭ semo?
Semo, ĉar el ĝi kreskas plantoj. okulumo.gif

kolego aŭ kolEGo?

jchthys (User's profile) June 29, 2009, 6:03:12 PM

La unua estas pli amika.
Opcio aŭ alternativo?

Back to the top