У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

од Kokcineleto, 22. новембар 2008.

Поруке: 6311

Језик: Esperanto

sproshua (Погледати профил) 28. август 2015. 17.14.42

ĉiuj bezonas ian subtenon.

ĉu kremo aŭ sukero?

Vinisus (Погледати профил) 28. август 2015. 18.42.37

nek unu nek alia, mi preferas naturan manĝaĵon.

Ĉu submara aŭ subtera?

huberte (Погледати профил) 28. август 2015. 18.54.13

subtera ĉar mi jam estis en groto kaj neniam estis submare

ŝimi aŭ simii?

Vinisus (Погледати профил) 28. август 2015. 20.14.23

El ŝimo kelkfoje krestas belaj floroj.

Ĉu voko aŭ vokalo?

dobri (Погледати профил) 29. август 2015. 15.40.59

Vokaloj kune kun konsonantoj estas gravaj por skribado.

Implici aŭ impliki?

sproshua (Погледати профил) 30. август 2015. 00.55.22

impliki, ĉar nuntempe mia fokuso estas lerni vortojn de la Universala Vortaro.

ĉu gumi aŭ zumi?

dobri (Погледати профил) 30. август 2015. 09.31.02

Zumado de kulo ne plaĉas al mi, tial gumi.

Bagno aŭ bagro?

Vinisus (Погледати профил) 30. август 2015. 17.23.03

Bagro estas utila por prilabori la grundon.

Ĉu konvekcio aŭ konvekseco?

petitka (Погледати профил) 31. август 2015. 06.24.14

Verŝajne konvekseco - por matematiko kaj vidado.

Ĉu pagano aŭ pragano?

ratkaptisto (Погледати профил) 03. септембар 2015. 16.20.46

Mia elekto estas "kataliko", ĉar mi konas multajn katolikajn homojn.

gambofrakturo aŭ brakofrakturo?

Вратите се горе