Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

dobri (Vise profilen) 14. sep. 2015 16.24.14

Nuntempe mi ne havas ion por transporti, tial mi ne bezonas paledon, tamen pala mi ne volas esti.

Sago aŭ sako?

moorle (Vise profilen) 15. sep. 2015 10.13.12

mi elektas sakon, ĉar mi havas belan ruĝan sakon, sed bedaŭrinde ne multe da mono.

bulbo aŭ bulko?

ratkaptisto (Vise profilen) 15. sep. 2015 11.07.15

Mi preferas "bulko", ĉar estas pli bone, kiam mi malsatas.

teni aŭ peni?

Vinisus (Vise profilen) 15. sep. 2015 11.46.38

Mi kelkfoje penas por sukcesi havigi al mi ion, kiun mi ŝatas.

Ĉu super aŭ supera?

dobri (Vise profilen) 20. sep. 2015 16.08.32

Se mi troviĝas super io, tial mi ne devas esti ankaŭ supera.Tial mi prefere estu supera.

Roto aŭ rotondo?

Vinisus (Vise profilen) 20. sep. 2015 19.19.14

Se estas roto da homoj por fari ion bona.

Ĉu katedro aŭ katedralo?

dobri (Vise profilen) 20. sep. 2015 19.32.48

Jam de longe mi ne vizitas lernejon, tial mi ne bezonas katedron. Katedraloj pli plaĉas al mi.

Evento aŭ evito?

Edigxepe (Vise profilen) 20. sep. 2015 19.50.02

Evento, ĉar vi povas aŭ lerni ion aŭ simple havas bonan fojon.

Supreniri aŭ malsupreniri?

Vinisus (Vise profilen) 20. sep. 2015 19.59.22

Supreniri ĝissupre de la monto.

Ĉu pajaco aŭ pajlo?

Серёга (Vise profilen) 20. sep. 2015 20.04.49

Do konsentu almenaŭ al tenda miel se kastel' kaj palac' okupitas.
Rozo kaj pingloj

Tilbage til start