Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 noiembrie 2008

Contribuții/Mesaje: 6311

Limbă: Esperanto

dobri (Arată profil) 21 septembrie 2015, 18:17:02

La suno lumas pli brile ol luno.

Ebla aŭ obla?

Серёга (Arată profil) 26 septembrie 2015, 12:49:17

Volo donadas multe diversajn povojn, de ĉiuj specoj.

krokodila aŭ aĉa

Vinisus (Arată profil) 26 septembrie 2015, 13:29:26

Krokodili ne estas grave, grave estas paroli.

Ĉu provinco aŭ proverbo?

dobri (Arată profil) 28 septembrie 2015, 14:59:57

Proverbo, ĉar ĝi entenas saĝecon de niaj antaŭuloj.

Lando aŭ lundo?

Серёга (Arată profil) 29 septembrie 2015, 20:09:39

Lundo venadas en ciu loko.

Mono aŭ regado

Vinisus (Arată profil) 29 septembrie 2015, 21:04:17

Mono, ĉar per mono la mondo estas regata.

Ĉu suspiri aŭ susuri?

dobri (Arată profil) 30 septembrie 2015, 11:44:30

Suspiri mi ne emas, prefere susuri.

Rako aŭ reko?

Серёга (Arată profil) 1 octombrie 2015, 10:28:39

Kompati onin necesas iam, sed kompreni pri plej bona elekto tro malfacilas.

domo aŭ vojo

dobri (Arată profil) 2 octombrie 2015, 17:00:52

Domo restas daŭre gravega por mi.

Ĝemi aŭ ĝermi?

Vinisus (Arată profil) 2 octombrie 2015, 18:07:19

ĝermi, ĉar montras la eblon de nova vivo.

Ĉu fordoni aŭ fordormi?

Înapoi mai sus