Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

A aŭ B? Elektu!

door Kokcineleto, 22 november 2008

Berichten: 6311

Taal: Esperanto

Vinisus (Profiel tonen) 7 oktober 2015 19:52:05

Menso sana, korpo fortika.

Ĉu lukro aŭ lukso?

dobri (Profiel tonen) 8 oktober 2015 06:23:43

Por vivi en lukso necesas lukri.

Lupo aŭ lupeo?

Серёга (Profiel tonen) 8 oktober 2015 14:29:30

Spinako sendube, car sub tiu bela velo multaj homoj plezuras maron.

kanti aŭ aŭskulti

Vinisus (Profiel tonen) 8 oktober 2015 16:03:26

Aŭskulti, sed dependas de kiu kantas.

Ĉu svarmi aŭ svati?

dobri (Profiel tonen) 8 oktober 2015 19:17:54

Svarmadon mi lasas al abeloj. Sukcesa svatado estas pli interesa.

Giri aŭ ĝiri?

Vinisus (Profiel tonen) 8 oktober 2015 19:32:42

Ĝiri se oni havas monon en banko.

Ĉu kriĉi aŭ krifo?

Серёга (Profiel tonen) 8 oktober 2015 20:44:37

Se krifojn havas bonkora kato tiam ne kriĉas eĉ muso.

muso aŭ buso

Vinisus (Profiel tonen) 8 oktober 2015 21:27:45

Certe, nur la muso de la komputilo.

Ĉu semo aŭ semejo?

Серёга (Profiel tonen) 9 oktober 2015 04:56:33

Bona semo, bona grundo, bona zorgo, jen bona spiko.

estus aŭ iĝus?

dobri (Profiel tonen) 9 oktober 2015 08:44:23

Prefere iĝus.

Kroĉiĝi aŭ kruciĝi?

Terug naar boven