Tästä sisältöön

Suljettu
Max. 500 viestiä.

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto :lta, 22. marraskuuta 2008

Viestejä: 6311

Kieli: Esperanto

dobri (Näytä profiilli) 13. lokakuuta 2015 7.06.42

Dankon Vinisus pro via klarigo!

Sorbilo funkcias en mia kuirejo.

Flari aŭ flati?

Vinisus (Näytä profiilli) 13. lokakuuta 2015 11.03.40

Tagnoktegaleco estus ideala, sed ne eblas pro la pozicia ŝanĝo de la tero.

Ĉu prabiciklo aŭ praeksplodo?

dobri (Näytä profiilli) 13. lokakuuta 2015 13.52.07

Histriko, ĉar tiun mi vidis nur en zooĝardeno.

Ekzakta aŭ ekzalta?

Vinisus (Näytä profiilli) 13. lokakuuta 2015 14.18.19

Ekzakta, ĉar kiam mi ne konas iun aferon, mi konfesas mian nescion pri tio.

Ĉu malfreŝa aŭ malfrua?

Серёга (Näytä profiilli) 13. lokakuuta 2015 15.59.30

Ĉiu kontinento vizitas diversa kontingento.

predo aŭ trezoro?

Vinisus (Näytä profiilli) 13. lokakuuta 2015 17.43.45

Trezoro da vortoj kompreneble en Esperanto.

Ĉu ŝarĝi aŭ ŝorgo?

dobri (Näytä profiilli) 14. lokakuuta 2015 5.57.25

Por mi necesas elekti la vorton "ŝarĝi", ĉar la duan vorton mi ne trovis en vortaroj. Kion ĝi signifas?

Sonĝi aŭ sorĉi?

dobri (Näytä profiilli) 14. lokakuuta 2015 11.19.29

Mi elektas gadon, ĉar mi ne scias, kiel bongustas la sekigita moruo.

Ponteto aŭ portreto?

Vinisus (Näytä profiilli) 14. lokakuuta 2015 11.35.41

Ponteto ĉiam estas pli utila ol portreto.

Ĉu multflanka aŭ multfoja?

dobri (Näytä profiilli) 14. lokakuuta 2015 14.39.49

Se temas pri regula ricevado de mono, tiam multfoja.

Masaĝo aŭ mesaĝo?

Takaisin ylös