Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

dobri (Vise profilen) 16. okt. 2015 19.12.29

El belvidturo oni povas superrigardi la pejzaĝon.

Pego aŭ peko?

Vinisus (Vise profilen) 16. okt. 2015 19.26.43

Pego estas bela birdo, peko estas religia kreaĵo, kiu ekzistas nur ene de la kredantaj kapoj.

Ĉu kokono aŭ kokoso?

dobri (Vise profilen) 17. okt. 2015 05.47.46

Kokoso estas pli granda kaj manĝebla, kokonon bezonas nur produktantoj de silko.

Glimi aŭ glisi?

Vinisus (Vise profilen) 17. okt. 2015 10.52.23

Glisi super bela pejzaĝo.

Ĉu troplena aŭ trorapida?

Серёга (Vise profilen) 18. okt. 2015 19.38.32

Trorapide enverŝita pokalo havas tro multe akvon ekstere.

glaseto da vodko aŭ glasego da biero.

Vinisus (Vise profilen) 18. okt. 2015 20.01.03

Mi ne trinkas alkoholaĵon.

Ĉu efektiva aŭ efemera?

Vinisus (Vise profilen) 19. okt. 2015 10.57.45

Nek unu nek alian mi preferas, s-ro juĝisto filo de la arja raso.

Ĉu sago aŭ saĝo?

Серёга (Vise profilen) 19. okt. 2015 16.39.34

Saĝo estas pli akraranda ol ciu klingo estas.

Ĉu ŝakalo aŭ mandrilo?

Vinisus (Vise profilen) 19. okt. 2015 17.16.21

Mandrilo, estas pli fidinda ol ŝakalo.

Ĉu konsilo aŭ konsisto?

dobri (Vise profilen) 20. okt. 2015 07.54.02

Konsilo estas ĉiam bonvena.

Konfiti aŭ konflikti?

Tilbage til start