Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2015-novembro-10 06:18:49

Por transportado de pezaj objektoj oni bezonas levmaŝinon.

Stipo aŭ stupo?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-novembro-10 10:43:26

Kelkfoje oni bezonas stupi aŭ ŝtopi ĉefe botelon.

Ĉu lupeo aŭ lupino?

dobri (Montri la profilon) 2015-novembro-10 11:57:59

Por bone vidi la malgrandan tekston mi uzas lupeon. Simpla kreskaĵo ne utilas.

Maso aŭ meso?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-novembro-10 12:50:20

Maso estas pli interesa ol meso almenaŭ por mi, kiu ne estas religiema.

Ĉu eskviro aŭ eskvirino?

dobri (Montri la profilon) 2015-novembro-11 15:20:40

Flosi surakve povas esti interese.

Respekta aŭ respektiva?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-novembro-11 16:19:19

Paroli pri iu kun respekto certe estas grave.

Ĉu meliso aŭ malica?

Серёга (Montri la profilon) 2015-novembro-11 17:52:59

Bonodora meliso vualos malica fiodoro el buŝo.

Ĉu buŝo aŭ puŝo?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-novembro-11 18:17:27

Buŝo estas grava ilo, ĉar per ĝi oni povas manĝi kaj paroli.

Ĉu interreto aŭ interrelo?

dobri (Montri la profilon) 2015-novembro-11 18:31:50

Interreto estas por mi pli grava.

Kaŭzi aŭ naŭzi?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-novembro-11 19:07:44

Kaŭzi plibonajn interrilatojn estas nia devu.

Ĉu kazeo aŭ kazino?

Reen al la supro