Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

Rogir (Vise profilen) 2. jul. 2009 21.13.18

Serpo, ĉar tiu estas ilo kaj serpilo ne.

Ĉioscia aŭ ĉiopova?

Sebasities (Vise profilen) 2. jul. 2009 23.02.19

Ve ! La du ne interesas min : ĉioscia estas tro danĝera ... kaj ankaŭ ĉiopova. Hmm ! Mi do elektas ĉiopova, ne dezirante ĉion scii, sed tamen sciante, ke mi neniam devus uzi tiun ĉiopovecon. Ajajaj : kiaj tentoj !

Spacoŝipo aŭ kermeso ?

bbc (Vise profilen) 3. jul. 2009 04.46.14

Spacoŝipo. Ĉar mi bedaŭrinde ne scias, kio estas kermeso.

Ĉu GNU aŭ gne?

Espi (Vise profilen) 3. jul. 2009 10.18.46

bbc:Ĉar mi bedaŭrinde ne scias, kio estas kermeso.
Saluton bbc,

kermeso signifas: ярмарка; выставка-ярмарка; праздник освящения церкви.
Vi trovus E-an signifon en Reta Vortaro.
Nun vi trovas tiun terminon ankaŭ en "lernu!"-Vortaro. sal.gif

Amike
Klaus-Peter

dobri (Vise profilen) 3. jul. 2009 15.38.43

Shakespeare estis pli verkema ol Cervantes, tial mi elektas lin.

Inciti aŭ inici?

bbc (Vise profilen) 4. jul. 2009 18.22.19

Espi
Dankon al vi. Nun mi scias, pli ĝuste - ekscias okulumo.gif

Inici. Ĉar mi ĵus estas inicita al kermeso.

Ĉu lakto aŭ biero?

dobri (Vise profilen) 4. jul. 2009 18.36.58

Kompreneble biero! Mi ne konas pli bongustan trinkaĵon.

Apro aŭ apero?

Espi (Vise profilen) 4. jul. 2009 19.04.46

Apero - Ĝi ne povas kaŭzi doloron al mi!

Ĉu antaŭmanĝaĵo aŭ deserto?

Rogir (Vise profilen) 4. jul. 2009 22.32.00

Postmanĝaĵo, ĉar tio kutime pli bongustas.

Muziko aŭ literaturo?

Espi (Vise profilen) 5. jul. 2009 00.14.07

Rogir,

mi ja ankaŭ bone komprenas la terminon postmanĝaĵo, sed Reta Vortaro montras al deserto. Kial? Mankas al mi kaŭzo. demando.gif
_ _ _

Literaturo - legante oni povas lerni pli ol dum aŭdi muzikon.

Ĉu leteri aŭ retpoŝti?

Tilbage til start