Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

A aŭ B? Elektu!

von Kokcineleto, 22. November 2008

Beiträge: 6311

Sprache: Esperanto

dobri (Profil anzeigen) 4. Januar 2016 13:36:22

Antaŭ ol ekkredi ion mi postulas pruvon.

Ĉako aŭ ĉapo?

Vinisus (Profil anzeigen) 4. Januar 2016 16:18:04

Nuda kapo estus preferinde.

Ĉu rezisti aŭ rezoni?

dobri (Profil anzeigen) 4. Januar 2016 18:01:13

Unue rezoni kaj poste rezisti.

Torto aŭ tosto?

Vinisus (Profil anzeigen) 4. Januar 2016 21:43:08

La du homoj ŝategas.

Ĉu roso au razo?

dobri (Profil anzeigen) 5. Januar 2016 06:21:05

Razi sin estas necesa, sed vidi roson eble sur araneaĵo estas plezura.

Sablo aŭ sabro?

Vinisus (Profil anzeigen) 5. Januar 2016 12:06:22

Sablo ĉe la maro.

Ĉu kapelo aŭ kaperisto?

gordonflanagan (Profil anzeigen) 9. Januar 2016 17:06:24

Mi elektas "kapelo" ĉar kapeloj estas kutime trankvilaj

pruno aŭ prujno

Vinisus (Profil anzeigen) 9. Januar 2016 17:35:44

Pruno estas bongusta frukto.

Ĉu foiro aŭ fojno?

dobri (Profil anzeigen) 13. Januar 2016 18:40:33

Fojnon bezonas bovoj, mi preferas viziti foiron.

Membro aŭ membrano?

Vinisus (Profil anzeigen) 13. Januar 2016 22:13:31

Membro de nia movado.

Ĉu memserva aŭ memstara?

Zurück nach oben