Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

Vinisus (Vise profilen) 1. feb. 2016 21.28.42

Bela prononco estas tre aloga.

Ĉu spirale aŭ spirege?

dobri (Vise profilen) 2. feb. 2016 14.56.21

Spiregis mi dum suprengrimpado al monto, tial mi preferus spiralon.

Sorbi aŭ sorĉi?

Vinisus (Vise profilen) 2. feb. 2016 21.05.00

Sorĉi per bona faro.

Ĉu perfekta aŭ perfida?

dobri (Vise profilen) 3. feb. 2016 07.04.32

Mi ĉiam strebas esti perfekta kaj neniam perfida.

Prezo aŭ prezenco?

Clarence666 (Vise profilen) 3. feb. 2016 10.03.06

> Prezo aux prezenco?

Mi prenos la prezon (kaj la tutan monon), prezencon mi ne bezonos. Ne faru hodiaux kion vi povos prokrasti gxis morgaux aux neniam. ridego.gif

PREZO aux PREMO ???

Vinisus (Vise profilen) 3. feb. 2016 11.08.13

premas reciproke la manon de iu.

Ĉu redoni aŭ redukti?

Clarence666 (Vise profilen) 3. feb. 2016 11.25.40

Vinisus:redoni aŭ redukti?
Mi sxatus redukti la tutmondan stultecon (terorismo, rifugxintoj, detruo de medio, ...).

PUGO aux PUNO ???

Vinisus (Vise profilen) 3. feb. 2016 17.50.54

Nek unu nek alia.

Ĉu krabo aŭ krabro?

dobri (Vise profilen) 4. feb. 2016 15.48.28

Krabo estas pli bongusta.

Korako aŭ koralo?

Vinisus (Vise profilen) 4. feb. 2016 18.22.45

Koralo estas vivejo de belaĵoj.

Ĉu estrado aŭ estuaro?

Tilbage til start