Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2016-februaro-13 14:49:08

Ĉiu homo ŝatas esti kapabla fari ion gravan.

Eriko aŭ meringo?

Vinisus (Montri la profilon) 2016-februaro-13 16:09:22

meringo estas bongusta.

Ĉu unuaklasa aŭ unuanima?

dobri (Montri la profilon) 2016-februaro-14 08:32:50

Se mi bezonas ion, tiam mi preferas la unuaklasan.

Grifo aŭ grivo?

Vinisus (Montri la profilon) 2016-februaro-14 11:20:04

Grifo estas simbolo de povo kaj kruelaĵo. Grivo estas peceto da kadavra rostaĵo.

Ĉu omo aŭ onkogena?

dobri (Montri la profilon) 2016-februaro-14 15:33:11

Omo kiel fizika unuo. Kanceron ŝatas neniu.

Suferi aŭ suflori?

Vinisus (Montri la profilon) 2016-februaro-14 18:34:37

Suflori amajn vortoj al amatino.

Ĉu lekanto aŭ lekcio?

Paulinho (Montri la profilon) 2016-februaro-14 21:38:23

Lekcio. Mi lekcios morgaŭ. Tage aŭ nokte?

Vinisus (Montri la profilon) 2016-februaro-15 00:39:08

Tage por labori, nokte por ripozi.

Ĉu malhavi aŭ malhelpi?

dobri (Montri la profilon) 2016-februaro-15 06:34:50

Malhelpi ne estas bone, prefere malhavi ion, kion mi ne bezonas.

Vorto aŭ voto?

Vinisus (Montri la profilon) 2016-februaro-15 11:47:20

Vorto estas privilegio de la homo, voto estas kredanta afero.

Ĉu lameno aŭ lamento?

Reen al la supro