前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

dobri (顯示個人資料) 2016年2月24日下午1:47:58

Ĉiu homa agado postlasas spurojn. Spronojn uzas precipe rajdisto.

Adulti aŭ adulteri?

Vinisus (顯示個人資料) 2016年2月24日下午2:13:45

Adulti estas abomeninda, adulteri estas trompaĵo.

Ĉu adapti aŭ adopti?

dobri (顯示個人資料) 2016年2月24日下午4:01:53

Se vi adoptus iun infanon, tiam via edzino devus adapti por tio.

Profeti aŭ profiti?

Vinisus (顯示個人資料) 2016年2月24日下午5:23:00

profiti dum ni estas vivanta, sed respektante aliulan rajton.

Ĉu ricino aŭ ricinoleo?

dobri (顯示個人資料) 2016年2月24日下午6:05:51

Mi tute ne scias, kiel aspektas ricino, tamen ricinoleon mi certe iam uzis.

Priskribi aŭ proskribi?

Vinisus (顯示個人資料) 2016年2月24日下午6:43:58

Prikribi estas pli interesa ol proskribi.

Ĉu turdo aŭ turisto?

dobri (顯示個人資料) 2016年2月25日上午11:40:57

Turisto promenante printempe en naturo povas aŭdi turdon.

Alkalkuli aŭ alkonduki?

Vinisus (顯示個人資料) 2016年2月25日下午1:53:47

kondukante ion tra malglata vojo oni povas kalkuli la malfacilecon.

Ĉu glata graŭka?

petitka (顯示個人資料) 2016年2月26日下午2:05:00

Glata surfaco plaĉas al mi.

Ĉu ridi aŭ rajdi?

dobri (顯示個人資料) 2016年2月26日下午2:44:02

Rajdante surĉevale vi povas ridi.

Ŝako aŭ ŝejko?

回到上端