Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

av Kokcineleto, 22 november 2008

Meddelanden: 6311

Språk: Esperanto

Vilinilo (Visa profilen) 24 juli 2009 15:23:00

vincas:Se mi bone konas homon mi diras al tia ulo - ci.

ŝakoj aŭ damludo
Ŝakojn! Mi apenaŭ scias kiel damludi...

Ĉu iri kinejon aŭ lui DVD-on?

vincas (Visa profilen) 25 juli 2009 09:37:17

Iri kinejon, ĉar mi ŝatas spekti filmojn en kinejo.

tago aŭ nokto

darkweasel (Visa profilen) 26 juli 2009 10:11:08

Nokto. Mi estas ja la malhela mustelo rideto.gif

Ĉu Linux aŭ Windows?*

(*Mi scias, ke ekzistas la esperantigoj "linukso" kaj "vindozo", sed al mi ne plaĉas esperantigoj de produktnomoj.)

khnn (Visa profilen) 26 juli 2009 10:40:18

Linukso ;p Ĉar aspektas pli bele kaj estas por mi pli facila de uzado.

libro aŭ ĝia filmversio?

vincas (Visa profilen) 26 juli 2009 12:19:08

Libro, mi pensas ke legi librojn estas pli bone ol spekti iun filmon.

labori aŭ ripozi

Rogir (Visa profilen) 26 juli 2009 20:47:29

Labori, ĉefe kiam aliaj faras ĝin.

USB-memorilo aŭ DVD-disko?

jchthys (Visa profilen) 26 juli 2009 21:46:18

La poŝmemorilion mi ŝategas, ĉar mi metis ĝin en…nu, la poŝon.

Ĝirafo aŭ maro?

vincas (Visa profilen) 28 juli 2009 10:53:26

Hieraŭ mi spektis televidilon kaj vidis grandan ĝirafon.

kato aŭ hundo

fizikisto (Visa profilen) 28 juli 2009 11:35:08

Kato, ĉar ĝi ne bojas.

Ĉu Ido aŭ Volapuko?

Sebasities (Visa profilen) 28 juli 2009 22:18:40

Ido : ĝi facile kompreneblas por esperantlingvano.

Ĉu esperantisto aŭ esperantlingvano ?

Tillbaka till toppen