Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

Vinisus (User's profile) February 26, 2016, 3:38:35 PM

Ŝako!

Ĉu objekto aŭ objektiveco?

dobri (User's profile) February 26, 2016, 4:14:21 PM

Objektiveco dum prijuĝado de diversaj objektoj.

Mendo aŭ mento?

Vinisus (User's profile) February 26, 2016, 5:15:33 PM

Mendo de bongusta manĝaĵo, ĉar menton mi ne ŝatas.

Ĉu princo aŭ principo?

dobri (User's profile) February 27, 2016, 6:49:29 AM

Fariĝi princo estus interese por mi.

Medio aŭ mediano?

Vinisus (User's profile) February 27, 2016, 12:08:11 PM

Medio estas grava, ĉar ni dependas de ĝi por supervivi.

Ĉu karaokeo aŭ karateo?

dobri (User's profile) February 29, 2016, 2:45:28 PM

Karaokeo estas pli amuza.

Karbejo aŭ karbero?

Vinisus (User's profile) February 29, 2016, 3:03:37 PM

Nek unu nek alia.

Ĉu snufi aŭ snobi?

dobri (User's profile) February 29, 2016, 3:44:49 PM

Por hundoj estas snufado grava.

Kardino aŭ kardinalo?

Vinisus (User's profile) February 29, 2016, 6:25:10 PM

Mi preferas kardinon de mia fenestro.

Ĉu rozeolo aŭ rozanilino?

dobri (User's profile) March 1, 2016, 9:48:31 AM

Rozeolon mi ne ŝatas, tial rozanilino, kvankam mi ne konas la vorton.

Sebo aŭ sedo?

Back to the top