Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

Vinisus (Vise profilen) 1. mar. 2016 12.12.23

Sebo havas utilecon, sed sedo estas tropika erbo.

Ĉu jujubo aŭ jukao?

dobri (Vise profilen) 1. mar. 2016 13.16.08

Mi supozas jukaon pli granda.

Kaĉo aŭ kaĝo?

Vinisus (Vise profilen) 1. mar. 2016 17.14.51

Kaĉo estas preskaŭ ĉiam bongusta nutraĵo.

Ĉu mortadelo aŭ mortero?

dobri (Vise profilen) 1. mar. 2016 17.57.46

Mortadelo estas pli bongusta ol parto de muro.

Vando aŭ viando?

Vinisus (Vise profilen) 1. mar. 2016 21.46.06

Vando, ĉar mi ne manĝas viandon.

Ĉu varo aŭ varbo?

dobri (Vise profilen) 2. mar. 2016 06.31.53

Prefere varo, se ne temas pri varaĉo.

Mejlo aŭ merlo?

Vinisus (Vise profilen) 2. mar. 2016 12.24.05

Merlo libere fluganta en la nuturo.

Ĉu olimpo aŭ olimpiado?

dobri (Vise profilen) 8. mar. 2016 16.00.58

Mi volonte partoprenas olimpiadon, ĉar tio estas fakte kvarjara periodo inter olimpikoj.

Insidi aŭ insili?

Vinisus (Vise profilen) 8. mar. 2016 16.06.44

Insili nutraĵon por la brutaro.

Ĉu patoso patricio?

dobri (Vise profilen) 9. mar. 2016 07.25.11

Eblas deklami poemon kun patoso.

Husano aŭ husaro?

Tilbage til start