Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

dari Kokcineleto, 22 November 2008

Pesan: 6311

Bahasa: Esperanto

jchthys (Tunjukkan profil) 28 Juli 2009 22.32.54

Esperantlingvano, ĉar mi pensas, ke Esperantlingvanoj devus havi alian laboron ol Esperanton.

Deziromanko?

Vilinilo (Tunjukkan profil) 28 Juli 2009 22.56.05

jchthys:Esperantlingvano, ĉar mi pensas, ke Esperantlingvanoj devus havi alian laboron ol Esperanton.

Deziromanko?
Manko de deziro, kiel bona stoikulo lango.gif

Ĉu Stoikismo aŭ Epikuranismo?

vincas (Tunjukkan profil) 29 Juli 2009 11.41.34

Mi ne sciis kio estas Epikuranismo, sed nun mi jam scias.

germana lingvo aŭ franca lingvo

Oŝo-Jabe (Tunjukkan profil) 29 Juli 2009 15.11.17

La germana ĉar ĝi komencas per go kiel "gaja."

Gepatro aŭ generinto?

Sebasities (Tunjukkan profil) 30 Juli 2009 00.10.12

"Gepatro" estas pli homa, malpli nur biologia kaj pli eksterleĝa. Do pli simpatia !

Bikino aŭ kravato ?

Vilinilo (Tunjukkan profil) 30 Juli 2009 00.13.03

Sebasities:"Gepatro" estas pli homa, malpli nur biologia kaj pli eksterleĝa. Do pli simpatia !

Bikino aŭ kravato ?
Belulinoj kun bikino, kompreneble lango.gif

Ĉu vino aŭ suko de vinbero?

vincas (Tunjukkan profil) 30 Juli 2009 13.42.45

Suko de vinbero, ĉar alkoholon mi ne ŝatas.

Litovio aŭ Latvio

jchthys (Tunjukkan profil) 31 Juli 2009 16.24.52

vincas:Litovio aŭ Latvio
Litovio, ĉar mi estas 13% litova.

Naĝado aŭ gimnastiko?

vincas (Tunjukkan profil) 1 Agustus 2009 11.38.09

Naĝado, ĉar apude mia domo estas granda rivero [:

rusa lingvo aŭ pola lingvo

darkweasel (Tunjukkan profil) 1 Agustus 2009 19.25.26

Pola lingvo. Ĝi apenaŭ uzas la latinan alfabeton...

Ĉu stulta aŭ idiota? (Ne, mi ne havas bonajn ideojn :/)

Kembali ke atas