Tartalom

Zárva
Max. 500 üzenet

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto-tól, 2008. november 22.

Hozzászólások: 6311

Nyelv: Esperanto

dobri (Profil megtekintése) 2016. október 8. 18:39:22

En lernejo mi bezonis cirkelon.

Fulmo aŭ fumo?

Vinisus (Profil megtekintése) 2016. október 8. 20:54:23

Fulmo povas produkti fumon.

Ĉu Palatino aŭ Palatinato?

dobri (Profil megtekintése) 2016. október 9. 12:56:10

Palatinato, ĉar ĝi estas multe pli granda.

Palestro aŭ paletro?

Vinisus (Profil megtekintése) 2016. október 9. 13:08:03

Palestro estas pli interesa.

Ĉu miksino aŭ miksomo?

BoMin (Profil megtekintése) 2016. október 10. 14:59:39

Mi ŝatas muziko, do miksomo! ridulo.gif

Ĉu kandelo aŭ kandelingo?

Vinisus (Profil megtekintése) 2016. október 10. 16:18:34

Miksomo ne rilatas al muziko, sed al malsano. PIV paĝo 741. Tre malfacila vorto eĉ por veterano, vi povos trovi ĝin en Vortaro.net guglo (google).

Kandelon fajro konsumas, do restas nur kandelingo.

Ĉu konsulo aŭ konsulti?

dobri (Profil megtekintése) 2016. október 10. 18:49:31

Mi ŝatas konsulti diversajn problemojn por trovi la ĝustan respondon, kvankam mi ne estas konsulo.

Konvalo aŭ konvalesko?

Vinisus (Profil megtekintése) 2016. október 10. 19:42:13

Konvalo estas bonodora por konvaleska estulo.

Ĉu hipofeo aŭ hipofizo?

BoMin (Profil megtekintése) 2016. október 10. 20:43:02

Ah, malbone kompris per mi. Ekstra dankon por la ligo al vortaro!

Mi elektas hipofizo, ke mi bezonas ĝin. okulumo.gif

Ĉu serĉi aŭ ŝerci?

Vinisus (Profil megtekintése) 2016. október 10. 23:40:42

Ŝerci, ĉar mi ege amas ŝercaĵon.

Ĉu cezio aŭ cezuro?

Vissza a tetejére