Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

dobri (Vise profilen) 11. okt. 2016 18.03.22

Cezio, kvankam ĝi estas radioaktiva.

Stupo aŭ stuporo?

Vinisus (Vise profilen) 11. okt. 2016 19.43.00

Stupu la orelojn, ĉar la sono estas malagrabla.

Ĉu dubelo au duflo?

dobri (Vise profilen) 19. okt. 2016 14.33.24

Por mia domo estas pli bezonataj dubeloj.

Meso aŭ mezo?

Vinisus (Vise profilen) 19. okt. 2016 14.45.41

mezo, ĉefe tagmezo.

Ĉu kriko aŭ krispo?

dobri (Vise profilen) 20. okt. 2016 07.16.16

Krispon oni hodiaŭ kutime ne plu portas, sed krikon bezonas ĉiu aŭtomobilisto. Tial kriko.

Kradaĵo aŭ krudaĵo?

Vinisus (Vise profilen) 20. okt. 2016 11.18.59

Krudaĵo estas bezonata, ankaŭ rostokrado.

Ĉu respiri aŭ respondi?

dobri (Vise profilen) 20. okt. 2016 13.47.05

Mi povas respondi, ke ĉiu homo devas respiri.

Mendo aŭ mento?

Vinisus (Vise profilen) 20. okt. 2016 14.23.53

Mendo estas taŭga por akiri esperantan libron.

Ĉu drajvo aŭ drako?

dobri (Vise profilen) 22. okt. 2016 14.49.48

Drako ekzistas nur en fabeloj, tamen drajvon bezonas ĉiu bona sportisto kaj ne nur.

Stiki aŭ strigli?

Vinisus (Vise profilen) 22. okt. 2016 15.23.35

Stiki branĉon kaj strigli ĉevalan haŭton oni faras volonte.

Ĉu simplekso aŭ sinergio?

Tilbage til start