Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

A aŭ B? Elektu!

kelle poolt Kokcineleto, 22. november 2008

Postitused: 6311

Keel: Esperanto

dobri (Näita profiili) 26. oktoober 2016 16:29.56

Mi pli preferas arbon kasion pl mineralon.

Karobo aŭ karoto?

Vinisus (Näita profiili) 26. oktoober 2016 16:54.53

Karoto kaj kuniklo.

Ĉu poliptero aŭ poliptiko?

dobri (Näita profiili) 26. oktoober 2016 17:38.39

Denove mi preferas fiŝon - poliptero.

Plasmodo aŭ plasmodio?

Vinisus (Näita profiili) 26. oktoober 2016 19:44.51

Plasmodio estas terura malsano, plasmo mi scias pri kio temas, sed plasmodo tute ne.

Ĉu plejado aŭ plejdo

dobri (Näita profiili) 27. oktoober 2016 17:10.41

Plasmodo estas maso el migranta protoplasmo....(PIV).

Plejado havas eĉ 3 signifojn kaj al mi plaĉas ĉiuj.

Plebo aŭ pledo?

Vinisus (Näita profiili) 27. oktoober 2016 18:15.23

Pledi favore al plebo.

Ĉu mezolitiko aŭ mezomero?

dobri (Näita profiili) 28. oktoober 2016 5:15.43

Prefere malnova tempo - mezolitiko ol malgranda molekulo.

Micelo aŭ miceto?

Vinisus (Näita profiili) 28. oktoober 2016 10:09.01

Miceto estas venena kreskaĵon la alia miĉelo temas pri kemio.

Ĉu kviko aŭ kvilaĵo?

dobri (Näita profiili) 28. oktoober 2016 10:21.06

Bedaŭrinde mi ne trovis kvilaĵon en miaj vortaroj (ĉu ĝi estas skribita ĝuste?), tial mi elektas kampan trudherbon - kvikon.

Labo aŭ labio?

Vinisus (Näita profiili) 28. oktoober 2016 10:37.37

Kvilaĵo temas pri kemia nomo.

Labo mallongigo de laboratorio.

Ĉu neguso aŭ negundo?

Tagasi üles