前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

horsto (顯示個人資料) 2009年8月21日下午5:38:36

jchthys:rido.gif ĉar ĝi movas.
ĉar ĝi moviĝas.

ĉar ĝi movas sin.
jchthys:
En la pluvo aŭ en la mallumo?
en la mallumo, ĉar tiu ne malsekigas min.
.
Ĉu paroli angle aŭ Esperante pri Esperanto?

dobri (顯示個人資料) 2009年8月21日下午5:54:24

Certe pli valorus paroli pri Esperanto angle, sed mi preferas paroli esperantlingve, ĉar angle mi balbutas.

Adapti aŭ adopti?

horsto (顯示個人資料) 2009年8月21日下午6:23:42

dobri:Certe pli valorus paroli pri Esperanto angle, sed mi preferas paroli esperantlingve, ĉar angle mi balbutas.
Saluton dobri!
Mi tute ne komprenas kial paroli la anglan lingvon estu pli valore. Mi aludis la nunan situacion en la forumo. Komparu la nombron de mesaĝoj en la angla kaj en la Esperanta partoj de la forumo!
dobri:Adapti aŭ adopti?
Adapti, ĉar tiu vorto antaŭas en la vortaro.
.
Ĉu eblas kuri cent metrojn en 9,58 sekundoj sen dopado aŭ ne?

Rogir (顯示個人資料) 2009年8月21日下午6:42:04

Jes, sed ne por normalaj homoj.

Aŭte aŭ bicikle?

horsto (顯示個人資料) 2009年8月21日下午9:31:33

mastro Jano:
Heliko movas sin malrapide antaŭen. Arbofolio moviĝas, ĉar ĝin movas vento.
Interese, en la germana lingvo oni tamen diras, ke la folioj movas sin en la vento. Kion signifon havu la -iĝ- formo? Ĉu refleksiva (movas sin) aŭ ŝanĝo de stato (ekmovas) aŭ iu alia? Por montri ke io alia movas la foliojn plej bone taŭgas la pasivo (estas movitaj), ĉu ne?

vincas (顯示個人資料) 2009年8月22日上午10:51:04

Bicikle, ĉar biciklo estas ekologia transporto.

dika aŭ maldika

Sebasities (顯示個人資料) 2009年8月22日下午3:02:27

Dika, aparte se temas pri kuko.

Ĉu
"La nokton, ĉiu kato estas griza"

"Memoro estas fakultato, kiu forgesas" ?

vincas (顯示個人資料) 2009年8月24日下午12:12:12

"Memoro estas fakultato, kiu forgesas", ĉar mi ne komprenas ĉi tiun proverbon. demando.gif

Ĉu esti? aŭ ĉu ne esti?

Rogir (顯示個人資料) 2009年8月24日下午1:28:53

Tio estas la demando.

Vivi en studentĉambro aŭ ĉe gepatroj?

Miland (顯示個人資料) 2009年8月24日下午5:44:13

Rogir:Vivi en studentĉambro aŭ ĉe gepatroj?
Dependas de la eblo kaj volo komuti al la laborejo kaj ŝpari monon, ĉu ne?

Burgero kovrita de salato aŭ blua fromaĝo?

回到上端