Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

Sebasities (Å vise profilen) 2009 8 24 23:23:58

vincas:"Memoro estas fakultato, kiu forgesas", ĉar mi ne komprenas ĉi tiun proverbon.
Alivorte : estas normale, ke la memoro de ĉiu homo fojfoje forgesas.

Sebasities (Å vise profilen) 2009 8 24 23:27:49

Miland:Burgero kovrita de salato aŭ blua fromaĝo?
Blua fromaĝo ! Miam miam ! Ĝi estas tre bona kun pano kaj portovino.

Ĉu Nikolo Copernic aŭ Galileo Galilei ?

Rogir (Å vise profilen) 2009 8 25 12:40:58

Galilei, ĉar li malkovris la kvadratan plirapidiĝon pro gravito kaj la lunojn de Saturno (kaj multe, multe pli).

Newton aŭ Leibniz?

horsto (Å vise profilen) 2009 8 25 15:20:07

Rogir:Newton aŭ Leibniz?
Leibniz, ĉar tiu estas la nomo de bongusta kuketo en Germanujo. okulumo.gif

Esperi aŭ malesperi?

dobri (Å vise profilen) 2009 8 25 18:03:49

horsto:
Mi tute ne komprenas kial paroli la anglan lingvon estu pli valore.
Ĉiam esperi!
Parolante PRI Esperanto pli valoras nacilingve. Parolante PER Esperanto kompreneble ankaŭ valoras, sed la nesciantoj de la lingvo ne komprenas.

Eritrocito aŭ leŭkocito?

dobri (Å vise profilen) 2009 8 26 14:56:51

Alopatio estadas pli efika!

Aleno aŭ aluno?

vincas (Å vise profilen) 2009 8 27 12:01:54

Aleno, ĉar ĝi estas germana urbo.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Aalen

Omo aŭ Neo

dobri (Å vise profilen) 2009 8 27 19:40:16

Omo, ĉar ĝi estas fizika grando.

Ordo aŭ ordeno?

Cimerman (Å vise profilen) 2009 8 28 08:31:46

dobri:
Ordo aŭ ordeno?
Ordenon mi ne bezonas, mi ŝatas ordon.

Fama aŭ eminenta?

vincas (Å vise profilen) 2009 8 28 15:30:49

dobri:Omo, ĉar ĝi estas fizika grando.
Jes, sed por mi Omo kaj Neo unue estas planlingvoj.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Omo_(planlingvo)

http://eo.wikipedia.org/wiki/Neo_(planlingvo)

Tibake til toppen