Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

by Kokcineleto, November 22, 2008

Messages: 6311

Language: Esperanto

fizikisto (User's profile) September 5, 2009, 10:30:23 AM

dobri:Pino aŭ puno?
Neniu ŝatas punon, do pino.

Karcino aŭ pagura kankro?

dobri (User's profile) September 5, 2009, 12:58:05 PM

Mi mem manĝis neniun el ili, tamen mi legis, ke krabo(karcino) estas bongusta.

Kancero aŭ karcero?

Rogir (User's profile) September 8, 2009, 9:58:13 AM

Realeco, ĉar ĝi estas ofte pli stranga ol la plej strangaj sonĝoj.

Mito aŭ miro?

dobri (User's profile) September 8, 2009, 1:20:31 PM

Mitoj (ekzemple malnovgrekaj) estas legindaj. Tamen al mi pli plaĉas miro de mia edzino antaŭ iu nova donaco.

Inventi aŭ investi?

Rogir (User's profile) September 10, 2009, 7:59:41 PM

Reta vortaro ĉar ĝi estas ege pli rapida.

Eŭropa aŭ sudamerika piedpilko?

dobri (User's profile) September 11, 2009, 1:38:27 PM

Eŭropa piedpilko, ĉar venontjare gajnos ĉampionecon certe iu Eŭropa lando.

Premi aŭ preni?

Rogir (User's profile) September 16, 2009, 10:11:38 AM

Babili, ĉiam krom kiam mi volas dormi.

Ĥemio aŭ fiziko?

dobri (User's profile) September 16, 2009, 1:51:57 PM

Fiziko, ĉar ĝi ŝajnas al mi pli ampleksa scienco ol ĥemio.

Ĥolero aŭ kolero?

Momomomomo (User's profile) September 21, 2009, 3:22:37 PM

white knight:sugesti aŭ sugestii ?
kiel konfuzata, nu mi elektas sugestii-n, kial ne havi la saman literon dufoje?

ĉina manĝaĵo aŭ barata manĝaĵo?

dobri (User's profile) September 21, 2009, 8:19:42 PM

La baratan mi ne konas, tial mi elektas la ĉinan manĝaĵon.

Tramo aŭ trampo?

Back to the top