Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-oktobro-25 07:21:13

Vampiroj, ĉar ili estas malpli harkovritaj.

Zombio aŭ la monstro de Frankenŝtejn'?

fizikisto (Montri la profilon) 2009-oktobro-28 21:11:52

Mi elektas la monstron, ĉar la burgo de Frankenŝtejn troviĝas malpli ol 50 kilometroj de mia hejmo.

Ĉu ampolo aŭ energiŝparlampo?

Rogir (Montri la profilon) 2009-oktobro-28 21:22:20

La ŝparlampo! Por la sekva generacio la ampolo estos stranga energimalŝparanta ilo.

Festo aŭ besto?

Miland (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 18:13:17

Festo, prefereble en restoracio - kun
cinaj aŭ italaj pladoj?

Rogir (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 21:14:32

Italaj, mi ŝategas la italan manĝaron.

Muziko aŭ fiziko?

Miland (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 23:07:31

Muziko, ĉar fiziko estas tro malfacila.

Klasika aŭ ĵazo?

patrik (Montri la profilon) 2009-oktobro-30 02:01:13

Klasika, mi aŭskultas ĝin ofte. rideto.gif

Animeo aŭ mangao?

Rogir (Montri la profilon) 2009-oktobro-30 10:15:52

Mi ne ŝatas nek la unu nek la alio
Ho, ne uzu duoblan neigon! Kaj skribu alian anstataŭ alio.

Miland (Montri la profilon) 2009-oktobro-30 11:20:30

Legi libron en lulseĝo sajnas pli komforta.

Kapkuseno aŭ piedkuseno?

dobri (Montri la profilon) 2009-novembro-04 16:53:18

Mi kutime uzas kapkusenon.

Lamo aŭ lamao?

Reen al la supro