본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6311

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2009년 11월 14일 오후 10:06:37

horsto:
dobri:Mi ne komprenas, kial elekti inter substantivo kaj adjektivo. Do mi elektas ekzemple dolĉamaro. Kun malgranda litero ne temas pri kantogrupo, sed pri vera maro, kiu ne estas tro sala.
Versajne white knight celis dolĉ-amara kaj dolĉa-maro. sal.gif
Vi ne faris elekton el la lasta paro de alternativoj!

horsto (프로필 보기) 2009년 11월 14일 오후 10:31:09

Miland:
Vi ne faris elekton el la lasta paro de alternativoj!
Pardonu, sed vi ja ankaŭ ne faris tion ĉi-foje.

Miland (프로필 보기) 2009년 11월 14일 오후 10:35:27

horsto:
Miland:
Vi ne faris elekton el la lasta paro de alternativoj!
Pardonu, sed vi ja ankaŭ ne faris tion ĉi-foje.
Ĉu vere? (Unu elekto, ĉu ne?) Vidu mian mesaĝon je 17:51:33. Jen du elektoj!

Rogir (프로필 보기) 2009년 11월 15일 오전 12:28:49

Betono, ĉar el tio oni faras konstruaĵegojn.

Nova KantoLa Espero?

dobri (프로필 보기) 2009년 11월 15일 오후 5:51:57

Mi unuafoje nun aŭskultis "Nova kanto", tamen "La Espero" plaĉas al mi pli.

Giri aŭ ĝiri?

Rogir (프로필 보기) 2009년 11월 15일 오후 7:29:57

Ĝiri, ĉar ĝi estas utilega!

IJK aŭ UK?

Miland (프로필 보기) 2009년 11월 15일 오후 8:45:42

Rogir:IJK aŭ UK?
UK, ĉar (mi supozas) la loĝejoj estas pli komfortaj.

Antaŭkongreso aŭ postkongreso? (Rogir, vi devos fari tiun elekton en Kubo!)

Rogir (프로필 보기) 2009년 11월 15일 오후 11:13:06

Por mi la postkongreso estos la IJK, do facila elekto.

Asteriks aŭ Obeliks?

Miland (프로필 보기) 2009년 11월 15일 오후 11:28:30

Rogir:Asteriks aŭ Obeliks?
Asteriks, kiu havas kaj cerbon kaj forton (potencialan).

Filmo pri murdo aŭ filmo pri spionoj?

fizikisto (프로필 보기) 2009년 11월 16일 오후 1:52:02

Filmo pri spionoj.

Ĉu ĉimpanzo aŭ gorilo?

다시 위로