Vai all’indice

Chiuso
Max. 500 messaggi.

A aŭ B? Elektu!

di Kokcineleto, 22 novembre 2008

Messaggi: 6311

Lingua: Esperanto

Miland (Mostra il profilo) 16 novembre 2009 22:33:11

fizikisto:Ĉu ĉimpanzo aŭ gorilo?
Ĉimpanzoj, eble pli inteligentaj.

Delfeno aŭ baleno?

Oŝo-Jabe (Mostra il profilo) 17 novembre 2009 00:15:10

Miland:
fizikisto:Ĉu ĉimpanzo aŭ gorilo?
Ĉimpanzoj, eble pli inteligentaj.

Delfeno aŭ baleno?
Delfenoj, ĉar ili estas malpli granda, do pli dorlotbestigebla... okulumo.gif

Terpomo aŭ ternukso?

Miland (Mostra il profilo) 17 novembre 2009 11:23:15

Oŝo-Jabe:Terpomo aŭ ternukso?
Terpomo, kiu havas pli da energia enhavo.

Nuksoj aŭ sekaj vinberoj?

fizikisto (Mostra il profilo) 17 novembre 2009 12:24:09

Mi ne ŝatas vinberojn, do nuksoj.

Ĉu saliko aŭ salikoko?

Miland (Mostra il profilo) 17 novembre 2009 13:22:50

fizikisto:Ĉu saliko aŭ salikoko?
Salikoko, ĉar saliko ne estas manĝebla.

Fontoplumo aŭ krajono?

dobri (Mostra il profilo) 17 novembre 2009 15:15:19

Krajono, ĉar ĝia skribo estas forviŝebla kaj anstataŭebla per la pli ĝusta.

Polpo aŭ pulpo?

Miland (Mostra il profilo) 17 novembre 2009 18:52:56

dobri:Polpo aŭ pulpo?
Pulpo, sen kiu ni ne havus paperon kaj librojn.

Malmolaj aŭ molaj libro-kovriloj?

fizikisto (Mostra il profilo) 17 novembre 2009 19:48:50

Molaj librokovriloj, ĉar tiaj libroj estas malpli grandaj kaj oni povas kunporti ilin pli facile.

dobri:Mi ne komprenas, kial elekti inter substantivo kaj adjektivo.
rido.gif
Ĉu substantivo aŭ adjektivo?

Espi (Mostra il profilo) 17 novembre 2009 19:53:11

Miland:
dobri:Polpo aŭ pulpo?
Pulpo, sen kiu ni ne havus paperon kaj librojn.
Saluton Miland,

mi nur havas etan demandon:

Kiel interrilatas pulpo al paperolibroj? sal.gif

Amike
Espi

Miland (Mostra il profilo) 17 novembre 2009 20:50:36

Espi:Saluton Miland, mi nur havas etan demandon: Kiel interrilatas pulpo al paperolibroj? sal.gif
Amike
Espi
Saluton Espi!

Paperfabrikoj faras paperon el ligna pulpo (aŭ pulpo farita el reciklita papero). Jen interesa artikolo - bedaŭrinde, Vikipedio ne havas E-an version.

Amike
Miland

Torna all’inizio