Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

A aŭ B? Elektu!

door Kokcineleto, 22 november 2008

Berichten: 6311

Taal: Esperanto

Rogir (Profiel tonen) 1 december 2009 18:36:11

Mi ne ŝatas la odoron de kanabo, do kabano.
Fina venko aǔ finna venko?

dobri (Profiel tonen) 2 december 2009 16:03:39

Ĉar fina venko estas malproksime, tial mi preferas venkon de Finnlando.

Ujo aŭ uvo?

Rogir (Profiel tonen) 2 december 2009 19:16:10

Mi havas tro da aĵojn en mia ĉambro, kaj bezonas ujon por lasi ilin. Kaj uvo ne tre plaĉas al mi

p aǔ q?

Espi (Profiel tonen) 3 december 2009 20:02:09

white knight:
Intenca aŭ intensa?
Ĉar la lernu!-vortaro Eo-germana donas strangan tradukon de la vorto intenca, mi elektas la vorton intensa.
Saluton,

mi ĵus korektis la germanan tradukon de intenca en "lernu!"-Vortaro eo-de.

Amike
Espi

dobri (Profiel tonen) 3 december 2009 21:42:08

Rogir:
p aǔ q?
P, ĉar la majusklo aspektas same kiel minusklo (q ne). Fakte multaj literoj aspektas majuskle alimaniere.

Magnato aŭ magneto?

dobri (Profiel tonen) 8 december 2009 15:24:37

Mi volonte daŭrigos, ĉar la ludo plaĉas al mi. Se vi emas fini, tiam mi esperas, ke inter la LERNU-uzantoj troviĝos iu alia, kiu ankaŭ ŝatos ĉi tiun ludon. Se troviĝos neniu, tiam necesos ĉesi la ludon.

Po aŭ nepo?

Rogir (Profiel tonen) 9 december 2009 20:16:44

Mi volas sufiĉe longe vivi por havi genepojn, do nepo.

Fiŝi aŭ fuŝi?

dobri (Profiel tonen) 10 december 2009 18:51:02

Ĉar la ludfuŝanto difektas laboron de la aliaj, tial mi preferas fiŝkaptiston. Li kutime strebas manĝigi iun.

Fusilo aŭ fuzilo?

Sepio (Profiel tonen) 12 december 2009 09:54:50

Mi preferas ŝtuparon, ĉar mi amas sporton kaj mi pensas, ŝtuparo estas pli sekura ol lifto rideto.gif

tekvondo aŭ karateo?

dobri (Profiel tonen) 12 december 2009 11:14:37

white knight:
Kvankam mi estas pacema homo, mi prenas la vorton fusilo ĉar la lerno!-vortaro E-o-germana ne konas la vorton fuzilo.
Mi ne suspektis, ke mi elektis tiom nekutiman vorton: laŭ ĉeĥa vortaro temas pri raketo, precize dirite pri raketa motoro.

Tekvondo estas nova sporto, tial mi preferas malnovan konatan karateon.

Karato aŭ karoto?

Terug naar boven