Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

Sepio (Pokaż profil) 12 grudnia 2009, 11:52:00

Karoto, ĉar oni povas manĝi ĝin.
skribi leteron aŭ telefoni?

dobri (Pokaż profil) 12 grudnia 2009, 13:39:35

Telefoni estas facila, tial mi elektas skribadon de leteroj. Ĝi postulas pli da tempo.

Karno aŭ kerno?

dobri (Pokaż profil) 13 grudnia 2009, 15:37:32

Diri galantaĵon estas ĉiam bonvena. Aĉeti superfluaĵon (kiu ofte troviĝas en galanterioj) povas enuantaj homoj.

Galanto aŭ galantino?

dobri (Pokaż profil) 14 grudnia 2009, 17:17:31

Mi ĉiam strebas paroli malkaŝe (senkaŝeme). Sinkaŝemaj devas esti spionoj.

Mosto aŭ moŝto?

dobri (Pokaż profil) 17 grudnia 2009, 17:38:21

white knight:]
Ĉu Via Moŝto permitos, ke mi elektas moston?

Korseto aŭ Corsetti ?
Mi ne permitos, sed permesos.
Korseto tro premus min, tial mi elektas Renaton Corsetti.

Termoso aŭ termito?

Rogir (Pokaż profil) 18 grudnia 2009, 11:54:55

Termoso estas utila, kaj termitoj nur formanĝos miajn meblojn. Kompreneble termoso.

Karoto aŭ neĝo?

Leporino (Pokaż profil) 18 grudnia 2009, 13:01:44

Rogir:Termoso estas utila, kaj termitoj nur formanĝos miajn meblojn. Kompreneble termoso.

Karoto aŭ neĝo?
Neĝo! Ĉar mi nur povas konstrui neĝoviro kun sufiĉe da neĝo. Ĝia nazo povas esti branĉon aŭ ŝtonon, se mi ne havas karoton. rido.gif rido.gif rido.gif

Bluaj okuloj aŭ brunaj okuloj?

Rogir (Pokaż profil) 18 grudnia 2009, 14:42:29

konstrui neĝoviron
branĉon aŭ ŝtonon
Brunaj okuloj, ĉar tiajn mi havas.

Japano aŭ lapono?

Jes (Pokaż profil) 20 grudnia 2009, 20:08:26

rogir:Japano aŭ lapono?
Japano, do mi havas amikon tie rido.gif

Nu... Ĉu tusi aŭ tuŝi?

dobri (Pokaż profil) 20 grudnia 2009, 20:19:11

Dum pasinta monato mi sufiĉe ofte tusis. Sed tute ne tuŝis iun junan belulinon. Tial mi elektas tuŝadon.

Tubo aŭ tuko?

Wróć do góry