Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-28 18:06:10

Mi ne povas tajpi per miaj piedoj, do mano.

Nenio aŭ ĉio?

Kokcineleto (Montri la profilon) 2008-novembro-28 18:48:32

Mi eble elektus nenion lango.gif , sed tion oni ne rajtas fari laŭ miaj propraj reguloj. rido.gif Do, ĉio.

Al Filu:
1) Dankon, nun mi scias pli da tradukoj de mia nomo. Hm, eble mi povus krei apartan forumtemon por tio? senkulpa.gif
2)
Jen unu plu tre facila ludo. [...] Estas grave: 1) [...] 2) oni ne rajtas respondi "neniu" aŭ "ambaŭ variantoj".
Fakte, en latva forumo, kie mi legis ĉi tiun ludon, la frazo estis: "SEN ESPLIKO oni ne rajtas respondi "neniu" aŭ "ambaŭ variantoj" ". okulumo.gif Sed mi ŝatas ĉion malfaciligi.

Hahaha aŭ hehehe?

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-28 18:58:45

Hahaha aŭ hehehe?
Hehehe, ĉar tio ŝajnas pli malica kaj mi estas malicema nun...

neniu aŭ ambaŭ variantoj?

horsto (Montri la profilon) 2008-novembro-28 19:09:15

Filu:Hehehe, ĉar tio ŝajnas pli malica kaj mi estas malicema nun...
neniu aŭ ambaŭ variantoj?
Vi vere estas treege malica, nun oni rajtas selekti nek ambaŭ nek neniun! Do tio estas la fino de la fadeno!!!

Ĉu mi pravas aŭ ne?

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-28 19:37:52

neniu aŭ ambaŭ variantoj?
La unua. Sed mi ne rajtas skribi tiujn vortojn.
Ĉu mi pravas aŭ ne?
Kiel mi povus respondi jese? Do ne.

Submarŝipo aŭ aerŝipo?

paigo (Montri la profilon) 2008-novembro-28 19:47:14

Submarŝipo aŭ aerŝipo?
aerŝipo. Mi ne ami la maro, mi logas la kontinento.

spado aŭ pistolo?

Sebasities (Montri la profilon) 2008-novembro-28 21:34:01

Spado : mi preferas manĝi mian kortobirdon rostotanga ol kondimentita kun plumbo.

Kakto aŭ ekino ? shoko.gif

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-28 23:15:46

Kakto, tiun mi povas vidi antaŭe!

Tien aŭ reen?

Filu (Montri la profilon) 2008-novembro-28 23:31:00

Tien aŭ reen?
Reen, ĉar ĉiam oni revenas al tiu ĉi fadeno.

Eks-terano aŭ ekster-terano?

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-novembro-29 12:05:58

white knight:Ekster-terano, ĉar eble pli interesa.

hundo aŭ kato ?
Kato. Aparta dediĉita respondo al Mimi.

Darth Vader aŭ Saŭrono?

Reen al la supro