Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

fra Kokcineleto,2008 11 22

Meldinger: 6311

Språk: Esperanto

Cimerman (Å vise profilen) 2009 12 22 06:49:56

Tukon mi povus ligi ĉirkaŭ la kolo.

Malsaĝulo aŭ stultulo?

dobri (Å vise profilen) 2009 12 22 15:19:35

Al mi pli plaĉas malsaĝulo. "Stultulo" povas esti insulto.

Tremi aŭ treni?

Cimerman (Å vise profilen) 2009 12 23 10:40:16

Kiam mi trenos vin tra hodiaŭa neĝamaso, tiam vi certe ektremos per malvarmo!

Degelita neĝo aŭ simple koto?

dobri (Å vise profilen) 2009 12 28 21:29:44

Degelita neĝo estas nuntempa vetero. Kontraŭe koto povas esti en iu loko dum la tuta jaro. Tial mi nun preferas la neĝon.

Kontenti aŭ kontesti?

betoxx (Å vise profilen) 2009 12 28 23:34:22

Kontenti ĉar mi tre ŝatas esti kontenta =)
patro aŭ patrino ?

dobri (Å vise profilen) 2009 12 29 20:10:09

De knaboj estadas pli ŝatata la patrino.

Fugo aŭ fulgo?

dobri (Å vise profilen) 2010 1 4 16:56:01

Dragilon oni povas stiri, sed draŝilon necesas teni enmame. Tial dragilo.

Doko aŭ duko?

Eddycgn (Å vise profilen) 2010 1 4 18:38:57

Mi preferas dokon por albordiĝi per la barko

Pantalono aŭ kalsono?

Cimerman (Å vise profilen) 2010 1 5 14:31:56

En ĉi tiu frosto mi bezonas kaj pantalonon kaj kalsonon. Dum plimulto da jaro sufiĉas por mi pantalono aŭ jupo (se mi vestus min kiel virinon).

Bluzo aŭ kitelo?

dobri (Å vise profilen) 2010 1 7 17:19:40

Belaj virinoj kutime portas ĉarmajn bluzojn. Mi ŝatas rigardi belajn virinojn, tial mi ankaŭ ŝatas iliajn bluzojn.

Nebulo aŭ nebulozo?

Tibake til toppen