Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22 listopada 2008

Wpisy: 6311

Język: Esperanto

dobri (Pokaż profil) 9 stycznia 2010, 10:43:35

Ambaŭ povas esti malagrablaj. Tamen mia vortaro iomete distingas ilin: cisto povas esti ankaŭ kreskaĵo, sed kisto estas nur medicina termino. Tial mi elektus ciston.

Caro aŭ ĉaro?

Hispanio (Pokaż profil) 9 stycznia 2010, 19:55:49

niko-tina:Ĉaro, ĉar ĝi estas trege pli utila ol caro lango.gif

Salo aŭ sola?
Salo, ĉar tio bongustigas la manĝaĵojn.

demando.gifshoko.gif?

Danix (Pokaż profil) 9 stycznia 2010, 20:27:18

shoko.gif

ĉar mi ne ŝatas dubo

Gaja aŭ Ĝoja ?

Rogir (Pokaż profil) 9 stycznia 2010, 20:28:01

demando.gif , ĉar tiom grandaj okuloj ne estas sanaj.

Tuso aŭ tuŝo?

dobri (Pokaż profil) 10 stycznia 2010, 21:36:55

Pli bone esti ĝoja.
Ĉar mi ofte tusas, tial mi preferus tuŝadon de ekzemple bela junulino!

Tuĉo aŭ tuko?

Kokcineleto (Pokaż profil) 12 stycznia 2010, 09:25:40

manĝi cidonion aŭ trinki citronan sukon ?
Citrona suko imageblas por mi tro acida. Mi manĝu nomitan frukton kun cukero.

eo.lernu.net aŭ iu-nacia-lingvo.lernu.net ? lango.gif

Rogir (Pokaż profil) 12 stycznia 2010, 15:03:45

Hej, Kokcineleto revenis!

eo.lernu.net, ĉar pro la nacilingvaj versioj homoj ofte pensas, ke la esperantlingvaj forumoj estas en ilia lingvo.

Vekiĝi frue aŭ malfrue?

dobri (Pokaż profil) 12 stycznia 2010, 17:37:47

Kutime mi vekiĝas frue kaj tio plaĉas al mi. Ĉu strange?

Strangulo aŭ strangoli?

Rogir (Pokaż profil) 12 stycznia 2010, 19:53:43

Stranguloj estas ofte tre interesaj, sed strangoloj estas ofte mortigaj, do kompreneble mi pli ŝatas strangulojn.

Itala aŭ vjetnama manĝaĵo?

dobri (Pokaż profil) 12 stycznia 2010, 21:27:34

Italan manĝaĵon mi jam gustumis, sed la vjetnaman ne. Tial mi elektus vjetnaman pro scivolemo.

Insulo aŭ insulino?

Wróć do góry