Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 noiembrie 2008

Contribuții/Mesaje: 6311

Limbă: Esperanto

Hispanio (Arată profil) 12 ianuarie 2010, 21:39:01

Insulino, ĉar mi bezonas tion por vivi.

Aŭ aŭ kaj?

Rogir (Arată profil) 13 ianuarie 2010, 01:53:08

Kaj! Mi ne ŝatas devi fari elekton, mi preferas provi ĉion!

Ebrie aŭ lace?

Vilinilo (Arată profil) 13 ianuarie 2010, 11:34:39

Mi ne drinkas, sed laciĝi tre malagrablas, do mi preferas esti ebria.

Ĉu AvataroDistrikto 9?

Rogir (Arată profil) 19 ianuarie 2010, 14:33:15

Retropaga botelo, ĉar forĵetboteloj tro rapide plenigas niajn rubujojn.

IS aŭ AS?

jagxi (Arată profil) 20 ianuarie 2010, 08:15:00

Rogir:IS aŭ AS?
Ambaŭ mi ankoraŭ ne partoprenas... bedaŭrinde. Antaŭ 2 jaroj, kiam mi ĉeestis en KS, ni kontaktis al IS-anoj. Tial tie ĉi mi elektas IS-n.

Ĵurnalo aŭ gazeto?

dobri (Arată profil) 20 ianuarie 2010, 16:50:00

Ĵurnalo, ĉar ĝi kutime aperas ĉiutage, kontraŭe gazeto eble nur semajne.

Judo aŭ ĵudo?

Rogir (Arată profil) 20 ianuarie 2010, 20:02:21

Ambaŭ mi ankoraŭ ne partoprenas... bedaŭrinde.
Kaj vi ne plu povos, ĉar ili kuniĝis en JES, nova renkontiĝo.

Ĵudo, ĉar ĝin mi praktikis, kaj ĉar ĝi estas utila por memdefendo.

Aĉeti aŭ aĉegi?

dobri (Arată profil) 20 ianuarie 2010, 20:14:13

Aĉeti nur la necesaĵojn, ŝpari monon.

Agi aŭ agiti?

Rogir (Arată profil) 20 ianuarie 2010, 22:46:21

Pli gravas mem agi ol agiti aliajn.

Merkredo aŭ vendredo?

arcxjo (Arată profil) 21 ianuarie 2010, 00:26:05

Nepre vendredo, ĉar tiam venas la semajnfino! lango.gif

Antikvo aŭ Renesanco?

Înapoi mai sus