去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto, 2008年11月22日

讯息: 6311

语言: Esperanto

dobri (显示个人资料) 2010年1月21日下午5:31:08

Renesanco, ĉar ĝi ne tiom antikvas.

Reno aŭ rano?

Filu (显示个人资料) 2010年1月22日上午1:21:56

dobri:Reno aŭ rano?
Rano pli bongustas ol reno.

Pluvo aŭ vulpo?

Rogir (显示个人资料) 2010年1月22日上午10:05:36

Stranga komparo, sed mi elektas pluvo, ĉar sen ĝi plantoj mortos!

IJF aŭ IJS?

jagxi (显示个人资料) 2010年1月22日上午11:01:24

Rogir:IJF aŭ IJS?
Ambaŭ mi volas partopreni! Sed eble ne ambaŭ...
Mi volas vidi urbon Pécs, tial ĉi tie mi elektu IJS-n.

Bela androjda amat(in)o, aŭ ĉiam malbonhumora homa amat(in)o?

jagxi (显示个人资料) 2010年1月22日上午11:11:48

Pardonon, mi miskomprenis regulon.
Denove mi proponas.

Flugilo aŭ branko?

Filu (显示个人资料) 2010年1月22日下午3:30:35

white knight:
Rano pli bongustas ol reno.
Ha, ĉu oni vere manĝas ranojn en Kanadio?

Mi pensis, ke nur en Francio. rido.gif
Estas ankaŭ francidoj en Kanado, amiko okulumo.gif
Bela androjda amat(in)o, aŭ ĉiam malbonhumora homa amat(in)o?
Mi ne kredas, ke ameblas nek androjdaj nek grinĉul(in)oj malkontenteblaj, sed tamen estas pli facile kaj akcepteble eligi pilarojn el androjdo ol mortigi virinon (aŭ viron, laŭ prefero).
Flugilo aŭ branko?
Pli facile birdoj flugas super Ameriko ol fiŝoj naĝas ĉirkaŭ ĝi por iri de l' Atlantika oceano ĝis la Pacifika oceano aŭ de l' ĉilasta al la unua. Notindas, ke la Panamakanalo estas danĝerega por fiŝoj, kaj mi al ili ne rekomendus ĝin.

Ungoj aŭ krifoj?

jan aleksan (显示个人资料) 2010年1月22日下午5:59:17

damne! ĉu tiu ludo ankoraŭ daŭras? ^^

horsto (显示个人资料) 2010年1月22日下午11:44:45

jan aleksan:damne! ĉu tiu ludo ankoraŭ daŭras? ^^
Kial vi plendas ekzakte en tiu momento kiam la fadeno fariĝas pli interesa?

Filu (显示个人资料) 2010年1月23日上午1:42:47

horsto:
jan aleksan:damne! ĉu tiu ludo ankoraŭ daŭras? ^^
Kial vi plendas ekzakte en tiu momento kiam la fadeno fariĝas pli interesa?
Li estis nur elektinta krifojn super ungojn, sed tamen forgesis aldoni novan elekteblaĵon.

Mi tion faros por li senkulpa.gif

Malhoneste ludi aŭ honeste enuiĝi?

jagxi (显示个人资料) 2010年1月23日上午5:52:15

Filu:Ungoj aŭ krifoj?
Mi elektu ungojn. Mi nun lernas ludi violonĉelon. Krifoj ĝenus tion malgajo.gif

Klifo aŭ klino?

回到上端