ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

A aŭ B? Elektu!

از Kokcineleto, 22 نوامبر 2008

پست‌ها: 6311

زبان: Esperanto

dobri (نمایش مشخصات) 23 ژانویهٔ 2010،‏ 7:34:09

jan aleksan:damne! ĉu tiu ludo ankoraŭ daŭras? ^^
Ja ni ankoraŭ ne atingis 1000 elektojn!

La vorton "enuiĝi" mi praktike ne konas, tial mi elektus ludon, eĉ malhonestan.

Klifo, ĉar ĝi ne ekzistas en mia lando.

Dumpi aŭ dampi?

luoto (نمایش مشخصات) 23 ژانویهٔ 2010،‏ 9:51:00

coloriColora
verda aŭ GRIZA?

luoto (نمایش مشخصات) 23 ژانویهٔ 2010،‏ 9:56:21

dobri:
jan aleksan:damne! ĉu tiu ludo ankoraŭ daŭras? ^^
Ja ni ankoraŭ ne atingis 1000 elektojn!

La vorton "enuiĝi" mi praktike ne konas, tial mi elektus ludon, eĉ malhonestan.

Klifo, ĉar ĝi ne ekzistas en mia lando.

Dumpi aŭ dampi?
pardoni se mi ne komprenas sed czu "dampi" celas po tonoj? shoko.gif

dobri (نمایش مشخصات) 23 ژانویهٔ 2010،‏ 17:55:24

Jes. Laŭ mia vortaro "dampi" signifas malintensigi la sonon, malfortigi aŭ obtuzigi.

Cimerman (نمایش مشخصات) 26 ژانویهٔ 2010،‏ 13:59:38

Sigmund Freud, ĉar li estis la sama ĉeĥa patrioto kiel mi.

Vinnetou aŭ Old Shatterhand?

Hispanio (نمایش مشخصات) 31 ژانویهٔ 2010،‏ 13:31:36

Malfacila elekto. Old Shatterhand, ĉar mi pli ŝatas.

-40 gradoj en Siberio, aŭ 40 gradoj en Valo de Morto (Usono)?

Filu (نمایش مشخصات) 31 ژانویهٔ 2010،‏ 14:07:36

Hispanio:Malfacila elekto. Old Shatterhand, ĉar mi pli ŝatas.

-40 gradoj en Siberio, aŭ 40 gradoj en Valo de Morto (Usono)?
-40°, en Siberio aŭ aliloke, ĉar por ĝi ambaŭ celsiistoj kaj farenhejtistoj priparolas la saman temperaturon.

Neĝbulbatalo aŭ kusenbatalo?

Rogir (نمایش مشخصات) 31 ژانویهٔ 2010،‏ 20:38:45

Kusenbatalo, ĉar ĝi ne malsekigas la manojn, kaj ofte okazas en pli interesa etoso.

C aŭ Ĉ?

arcxjo (نمایش مشخصات) 1 فوریهٔ 2010،‏ 0:03:43

C, ĉar ĝi ŝajnas tre slava kaj orient-eŭropa. okulumo.gif

Heroo aŭ heroino?

dobri (نمایش مشخصات) 1 فوریهٔ 2010،‏ 10:47:12

Se temus pri bela virino (ekz. Xena), tiam mi elektus heroinon. Sed se temus pri narkotaĵo, tiam mi preferus heroon, ĉar li kutime kapablas longtempe drinki sen videblaj sekvoj.

Sekvo aŭ sekco?

بازگشت به بالا