K vsebini

Zaprto
Največ 500 sporočil.

A aŭ B? Elektu!

od Kokcineleto, 22. november 2008

Sporočila: 6311

Jezik: Esperanto

Rogir (Prikaži profil) 03. februar 2010 20:52:32

Ranineto, ĉar mi diras tiel.

Mono aŭ bono?

dobri (Prikaži profil) 04. februar 2010 08:09:25

Kvankam mono konvenas, tamen la bono estas pli grava.

Ĉu atendi aŭ atenti?

dobri (Prikaži profil) 08. februar 2010 07:08:42

Ĉar mi ne scias, kio estas "sakhopi" (ĉu saltado en sakoj?), tial mi elektus ŝnur-tiran lukton.

Sago aŭ saĝo?

Rogir (Prikaži profil) 08. februar 2010 14:30:28

Kalumnio estas senhonora, dum kolumno subtenas tegmenton. Do kompreneble kolumno.

Fi-kato aŭ Fik-ato?

Espi (Prikaži profil) 08. februar 2010 19:50:22

Rogir:Kalumnio estas senhonora, dum kolumno subtenas tegmenton. Do kompreneble kolumno.
Saluton Rogir,

nur demandeton: Kiel kolumno subtenas tegmenton? demando.gif

Amike
Klaus-Peter

Espi (Prikaži profil) 08. februar 2010 19:50:48

Rogir:Kalumnio estas senhonora, dum kolumno subtenas tegmenton. Do kompreneble kolumno.
Saluton Rogir,

nur demandeton: Kiel kolumno subtenas tegmenton? demando.gif

Amike
Klaus-Peter

Rogir (Prikaži profil) 08. februar 2010 21:45:21

Ho, mi konfuzis kolumno kun kolono. Tamen ĝi estas pli bona ol kalumnio.

Fi-kato aŭ fik-ato?

KoLonJaNo (Prikaži profil) 08. februar 2010 22:27:17

Saluton!

Rogir:Ho, mi konfuzis kolumno kun kolono. Tamen ĝi estas pli bona ol kalumnio.

Fi-kato aŭ fik-ato?
Nepre fi-kato, ĉar eĉ fi-katon mi preferas al fi-hundo.

Ĉu sal-it-o aŭ salat-o?

Kolonjano

dobri (Prikaži profil) 09. februar 2010 08:15:57

Salato estadas pli bongusta, kiam ne estas tro salita.

Sap-ero aŭ saporo?

KoLonJaNo (Prikaži profil) 09. februar 2010 08:52:47

Saluton!

dobri:Sap-ero aŭ saporo?
Sen saporo eĉ sapero ne gustus.

Kaj sap-oro eble valorus.

Ĉu pesi aŭ pezi?

Kolonjano

Nazaj na začetek