Til indholdet

Lukket
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

af Kokcineleto, 22. nov. 2008

Meddelelser: 6311

Sprog: Esperanto

Filu (Vise profilen) 23. feb. 2010 02.20.11

dobri:Susuri aŭ suturi?
Susuri, ĉar estis tro da bruo hodiaŭ por mi.

Jelosobmerin aŭ Satisfakŝon?

Yiuel (Vise profilen) 25. feb. 2010 04.24.52

Filu:
dobri:Susuri aŭ suturi?
Susuri, ĉar estis tro da bruo hodiaŭ por mi.

Jelosobmerin aŭ Satisfakŝon?
Flavsubmarveturile mi iros. (Satece mi ne povas iri, certege.)

Ĉi-tie aŭ ĉi-tiam?

Rogir (Vise profilen) 25. feb. 2010 09.37.00

Neniu el tiuj, sed mi elektas ĉi tie, kun spaco inter la vortoj.

Libro aŭ libero?

leporo (Vise profilen) 25. feb. 2010 09.55.52

Mi ŝatas legi do mi elektas libron. Marto aŭ mardo?

Filu (Vise profilen) 25. feb. 2010 14.56.42

leporo:Marto aŭ mardo?
Mardo, ĉar ankoraŭ pli frue ol marto ĝi venos. Alkutimiĝi aŭ revoltiĝi?

Espi (Vise profilen) 26. feb. 2010 11.23.23

white knight:konsili aŭ konsoli ?
Ĉar konsoli ofte estas ligata kun funebro aŭ malgajeco, mi elektas konsili.

Ĉu marŝi aŭ paŝi?

dobri (Vise profilen) 26. feb. 2010 15.56.37

Mi preferas trankvile paŝi kaj babili. Marŝas soldatoj.

Marono aŭ maroto?

dobri (Vise profilen) 27. feb. 2010 09.53.49

Karcero, ĉar el ĝi vi iam povas eliri, sed malsaniĝo per kancero kutime signifas finon de la vivo.

Kanabo aŭ kanapo?

Espi (Vise profilen) 27. feb. 2010 17.05.12

dobri:Kanabo aŭ kanapo?
Ĝuante kanabon mi povas tusi, kuŝante sur kanapo mi bonege povas paŭzi.
Do kanapo.

Ĉu kabano aŭ ĉaledo?

Leporino (Vise profilen) 1. mar. 2010 15.09.37

Mi trovas ke kabano sur tropika insuleto estas tre romantika... senkulpa.gif

Ĉu blanka aŭ bruna ĉokolado?

Tilbage til start