Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 22 noiembrie 2008

Contribuții/Mesaje: 6311

Limbă: Esperanto

Malkomo (Arată profil) 25 martie 2010, 09:15:06

Futbalo, ĉar estas malmulta glacio en Sud-Afriko.

Lerta aŭ sperta?

EL_NEBULOSO (Arată profil) 25 martie 2010, 09:16:21

Piedpilkado (futbalo) ĉar glacihokeo oni kutime sole povas rigardi vintere.

Fotografilo aŭ videokamerao?

dobri (Arată profil) 25 martie 2010, 19:57:40

Mi preferus lerta, ser mi estas nur sperta.

Fotilo, ĉar ĝi estas pli simpla ol videokamerao.

Letero aŭ litero?

Espi (Arată profil) 25 martie 2010, 20:24:30

dobri:Letero aŭ litero?
Sen literoj ne leteroj! Do mi elektas literon.

Ĉu printempo aŭ aŭtuno?

Leporino (Arată profil) 25 martie 2010, 20:28:44

Printempo. Mi ŝatas vidi kiam la naturon vekiĝas denove.

Aŭto kun mana aŭ aŭtomata transmisiilo?

Espi (Arată profil) 25 martie 2010, 20:40:37

Leporino:Aŭto kun mana aŭ aŭtomata transmisiilo?
Mi neniam stiris aŭtomobilon per aŭtomata transmisiilo. Malgraŭe mi ĉiam preferus mane ŝanĝendan transmisiilon.

Ĉu limuzino aŭ kabrioleto?

Espi (Arată profil) 26 martie 2010, 10:56:28

white knight:trolebuso aŭ obuso ?
Per trolebuso mi povas moviĝi de A al B, sed obuso estas nur detrua.
Mi elektas trolebuson.

Ĉu terpombuloj aŭ terpomflanoj?

Cimerman (Arată profil) 26 martie 2010, 14:11:55

Terpomflanoj ege bongustas.

Ovo fritita aŭ bolita?

Leporino (Arată profil) 26 martie 2010, 18:00:29

Fritita! Neturnigita kun mola ovoflavo. lango.gif

Ĉu suĉi dikfingron aŭ suĉilon?

Malkomo (Arată profil) 26 martie 2010, 19:15:19

Dikfingron, ĉar oni neniam povas perdi ĝin!

Ĉu studi aŭ dormi nun? (Mi estas laĉa sed me havos morgaŭ limdato malgajo.gif)

Înapoi mai sus