Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Leporino (Montri la profilon) 2010-marto-26 19:59:36

Dormi. Laca kapo ne studas bone. okulumo.gif

Ĉu lipkolorilo aŭ ungolako?

Konekto (Montri la profilon) 2010-marto-28 07:30:35

Leporino:Dormi. Laca kapo ne studas bone. okulumo.gif

Ĉu lipkolorilo aŭ ungolako?
Ungolako - ĉar estus malpli ridinda al mi posedi

(Sorry if the grammar is bad. I'm still learning!)

Ĉu pingveno aŭ koalo?

dobri (Montri la profilon) 2010-marto-28 08:05:50

Ja koaloj estas nuntempe raraj, tamen mi preferus pingvenon, ĉar ĝi estas la simbolo de Linukso.

Kobro aŭ kofro?

Filu (Montri la profilon) 2010-marto-29 13:18:21

white knight:
Kobro aŭ kofro?
Kofro, esperante, ke ne enhavanta kobron! rideto.gif

karesmo aŭ karismo ?
Karesmante oni povas vivi ian komunion kun niaj prapraavoj, kiuj kelkfoje malsatiĝis sen la facilaj rimedoj, kiujn la nuntempaj homoj povas uzi. Eble per karesmo kelkaj povus eĉ akiri karismon. Karesmo tio estas!

Vere aŭ Fantazie?

Malkomo (Montri la profilon) 2010-marto-29 19:50:38

Vere, ĉar vero libertigis onin!

ĉu ĉirkaŭbraki aŭ kisi?

Konekto (Montri la profilon) 2010-marto-30 02:30:29

Malkomo:Vere, ĉar vero libertigis onin!

ĉu ĉirkaŭbraki aŭ kisi?
Ĉirkaŭbraki mia amikoj - kisi mia "amulino" (koramikino). ridego.gif

Fola aŭ freneza? lango.gif

Filu (Montri la profilon) 2010-marto-30 12:38:49

Konekto:Fola aŭ freneza? lango.gif
Unu el miaj amikoj nomiĝas Fola, kaj li ne estas freneza. Fola, do!

Erari aŭ aĉi?

dobri (Montri la profilon) 2010-marto-30 15:43:28

Neniu ŝatas esti aĉa, kontraŭe erari estas homa eco. Do erari.

Etera aŭ eterna?

jubilo (Montri la profilon) 2010-marto-30 16:07:16

la kredo je etera substanco ne estis eterna... do mi elektu eterna...

filmoj aû filoj?

dobri (Montri la profilon) 2010-marto-30 17:24:11

Kvankam mi ŝatas spekti bonajn filmojn, tamen mi elektas filojn. Ili estas pli karaj al mi.

Fandi aŭ frandi?

Reen al la supro