Zum Inhalt

Geschlossen

Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero

von amigueo, 31. März 2022

Beiträge: 343

Sprache: Esperanto

amigueo (Profil anzeigen) 13. März 2024 07:29:05

Lasta fragmento:《La ekspansio de ukraina social-naciismo ne nepre estos farita sub ukrainaj sloganoj. Certa populareco de ukraina naziismo inter la rusa ekstremdekstra klariĝas per la fleksebleco kaj adaptiĝo de ĉi tiu movado al la kondiĉoj de la nova medio. Anstataŭ ukraina naciismo, blanka rasismo kaj eĉ tutslavismo povas ekaperi. Tial estas tiel grave fari celitan studon de ĉi tiu fenomeno.》

Kompleksas fenomeno "nazioj" en Ukrainio kaj aliloke. Euxropunie estas legxoj enlandaj por limigi nazian floradon. Do, ili landoj devus havi praktikan difinon de nazio. Rusie, la SMO (milito laux Ukrainio kaj proksimilito por Okcidento) diras celi, nenure, kombati aux detrui naziojn en Ukrainio, do operativa difino de nazioj devus ekzisti en Rusio. Cxu ili estas egalaj?

En Euxropunio sxajne estas nazioj bonaj (favor Nato) kaj malbonaj (malfavor Nato). Eble io simila okazas en Rusio.

Uzi saman nomon por aktuala fenomeno cxiam evolua kaj alia historie fiksita fenomeno riskas aux sercxas miskomprenojn. NAZIO estas vorto tre energia, do estas gxenerala tento trouzi kaj misuzi gxian mensfrapan energion.

Леопольд (Profil anzeigen) 13. März 2024 08:03:37

Saluton Amigueo!
amigueo:Rusie, la SMO (milito laux Ukrainio kaj proksimilito por Okcidento) diras celi, nenure, kombati aux detrui naziojn en Ukrainio, do operativa difino de nazioj devus ekzisti en Rusio.
Unu el la celoj de la SMO estas eksnaziigo, kio estas la batalo kontraŭ naziismo kaj la nazioj en Ukrainio.

amigueo:
En Euxropunio sxajne estas nazioj bonaj (favor Nato) kaj malbonaj (malfavor Nato). Eble io simila okazas en Rusio.
Ne. Naziismo baziĝas sur la koncepto de supereco de unu nacio super alia (aliaj). En Eŭropo tio estas praktikata sur la politika nivelo. En Rusio tio estas malpermesita kaj puninda per leĝo.

Altebrilas (Profil anzeigen) 13. März 2024 10:18:31

Леопольд:
amigueo:...do operativa difino de nazioj devus ekzisti en Rusio.
Unu el la celoj de la SMO estas eksnaziigo, kio estas la batalo kontraŭ naziismo kaj la nazioj en Ukrainio.
Senkomente.

Леопольд (Profil anzeigen) 13. März 2024 12:50:03

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:
Леопольд:Unu el la celoj de la SMO estas eksnaziigo, kio estas la batalo kontraŭ naziismo kaj la nazioj en Ukrainio.
Senkomente.
Mi klarigas precipe por vi: unu el la celoj de la SMO estas eksnaziigo, kio, ĉi-kaze, estas la batalo kontraŭ naziismo kaj la nazioj en Ukrainio.

Altebrilas (Profil anzeigen) 13. März 2024 12:58:59

Kial vi ne respondis al amigueo, kiu ĉifoje faris frazon en normala Esperanto ?

Леопольд (Profil anzeigen) 14. März 2024 06:58:32

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:Kial vi ne respondis al amigueo, kiu ĉifoje faris frazon en normala Esperanto ?
Kiam vi respondas al mesaĝo en forumo, se ne estas citaĵo el kiu estas klare al kiu via respondo estas adresita, rekta adreso al la adresato estas metita komence de la mesaĝo. Ekz. "Al retnomo" aŭ "@retnomo".

Sen ĉi tio, via mesaĝo aspektas kiel eltiraĵo de via mensa dialogo kun via imaga kontraŭulo. okulumo.gif

amigueo (Profil anzeigen) 14. März 2024 07:36:26

Леопольд:
Sen "aladreso", via mesaĝo aspektas kiel eltiraĵo de via "mensa dialogo" kun via imaga kontraŭulo.
Cxu Leopold jam respondis mian demandon pri rusa maniero distingi bonajn ol malbonajn naziojn?
Eble cxe la longa artikolo. Eble "nazio" estas amalgamo de trajtoj: naciisto, rassupremaciisto, subeco fortan estron, euxgenezisto, sxtata mistiko kaj Kiu ktp? Por la rusoj, la amalgamo enhavas "natoamulo". Por la Okcidentanoj la amalgamo enhavas "putinisto".
Se noblaj trajtoj de naziismo konsideruns, kiuj estus ili por Okcidentano. Kaj por Ruso?

Леопольд (Profil anzeigen) 14. März 2024 08:02:55

Saluton Amigueo!
amigueo:Cxu Leopold jam respondis mian demandon pri rusa maniero distingi bonajn ol malbonajn naziojn?
Laŭ mi ne estas bonajn naziojn. Vi konfuzas la konceptojn de "naziismo" kaj "naciismo". Naziismo baziĝas sur la konceptoj de supereco de unu nacio super alia(aliaj) kaj la "kulpo de la tuta popolo/nacio". Naciismo baziĝas sur divido - estas mia nacio/popolo kaj estas aliaj nacioj/popoloj. La koncepto de naciismo estas inkluzivita en la koncepto de naziismo, sed ili ne estas egalaj.

amigueo:
Se noblaj trajtoj de naziismo konsideruns, kiuj estus ili por Okcidentano. Kaj por Ruso?
Laŭ mi naziismo ne havas bonajn trajtojn.

Jen ekzemplo de tipa konduto de ukrainaj nazioj.
En Pavlograd (Ukrainio) virino estis nudigita kaj ligita al stango. Virino... En la video ŝi nomiĝas "kolorado" ("kolorado - kolorada skarabo" - tiel estis malestimate nomitaj loĝantoj de LDPR kaj iliaj subtenantoj), el kio estas klare, ke tio estas la batalo en Ukrainio kontraŭ disidentoj. Kvankam la kialo ne estas grava ĉi tie. Ĉi tiu estas la vera vizaĝo de Nazia Ukrainio, la tuta mondo devus vidi ĝin.

https://www.youtube.com/shorts/hxaLu7kSmIY

Altebrilas (Profil anzeigen) 14. März 2024 12:48:33

La koncepto de naciismo estas inkluzivita en la koncepto de naziismo, sed ili ne estas egalaj.
Mankas socialismo.

Леопольд (Profil anzeigen) 14. März 2024 13:05:17

Altebrilas:
La koncepto de naciismo estas inkluzivita en la koncepto de naziismo, sed ili ne estas egalaj.
Mankas socialismo.
Pri kio vi skribas?

Zurück nach oben