Al contingut

Tancat

Ukrainio 2022: civitana enketo cel vero

de amigueo, 31 de març de 2022

Missatges: 343

Llengua: Esperanto

Altebrilas (Mostra el perfil) 14 de març de 2024 16.50.16

https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Nacisocialisma_Ger...

https://en.m.wikipedia.org/wiki/Nazism
Vd. 'Etymology'

Ŝajnas, ke tia vorto estas iom pli komplika - pro ĝiaj multaj kromsignifoj kaj komprenoj - ol simpla esperanta kunmetaĵo. Tial nepras precize difini ĝin, aŭ prefere anstataŭigi ĝin per alia, por certĝi, ke oni parolas pri la sama afero.

Леопольд (Mostra el perfil) 15 de març de 2024 7.20.20

Saluton Altebrilas!
Altebrilas:https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Nacisocialisma_Ger...

https://en.m.wikipedia.org/wiki/Nazism
Vd. 'Etymology'

Ŝajnas, ke tia vorto estas iom pli komplika - pro ĝiaj multaj kromsignifoj kaj komprenoj - ol simpla esperanta kunmetaĵo. Tial nepras precize difini ĝin, aŭ prefere anstataŭigi ĝin per alia, por certĝi, ke oni parolas pri la sama afero.
Do necesas trovi signojn per kiuj la naziismo povas esti unusignife identigita. La ĉeftrajtoj kiuj distingas naziismon de aliaj politikaj sistemoj estas ĝia bazo sur la koncepto de la supereco de unu nacio/popolo super alia(j) laŭ rajto de naskiĝo + ŝlosilaj konceptoj: "subhoma" kaj "kulpo de la popolo/nacio". Tuj kiam vi vidas ion tian, ĝi estas manifestiĝo de naziismo. Cetere, interesiĝu pri kial la IQ-testo estis origine kreita - vi lernos multajn interesajn aferojn. okulumo.gif

Kaj naciismo estas la fenomeno, kiun oni nomas "naciismo" kiam temas pri la popolo/nacio, sed kiam temas pri la ŝtato, oni nomas ĝin "patriotismo".

Altebrilas (Mostra el perfil) 15 de març de 2024 9.11.54

Ĉar multaj konceptoj dependas de lingvoj kaj kulturoj, endas difini ilin precize. En la kadro de neformala debato, preferindas interkonsenton ol akurateco. Se poste, oni konstatas, ke iu vorto maltaŭgas, ĉiam eblas anstataŭigi ĝin, sen ŝanĝi la argumentadon.

Tio gravas, kiam oni batalas por lingvo, kies celo estas helpi interkomprenon.

Tial, vortoj kiel popolo, nacio, ŝtato, patrujo, supereco, baziĝas, ktp bezonas pli precizan difinon. Ne nepre temas pri jura difino, sed pri interkonsentita.

Alikaze, oni povus argumenti: "Rusio estas supera al Ukrainio, ĉar ĝi estas pli forta, Ukrainio kulpas, ĉar ili estas nazioj, do la milito/SMO estas prava" kaj konkludi "Rusio mem plenumas la kondiĉojn de nazismo!".

Certe tion vi ne intencis diri.

Леопольд (Mostra el perfil) 15 de març de 2024 9.42.06

Altebrilas:Ĉar multaj konceptoj dependas de lingvoj kaj kulturoj, endas difini ilin precize. En la kadro de neformala debato, preferindas interkonsenton ol akurateco. Se poste, oni konstatas, ke iu vorto maltaŭgas, ĉiam eblas anstataŭigi ĝin, sen ŝanĝi la argumentadon.

Tio gravas, kiam oni batalas por lingvo, kies celo estas helpi interkomprenon.

Tial, vortoj kiel popolo, nacio, ŝtato, patrujo, supereco, baziĝas, ktp bezonas pli precizan difinon. Ne nepre temas pri jura difino, sed pri interkonsentita.

Alikaze, oni povus argumenti: "Rusio estas supera al Ukrainio, ĉar ĝi estas pli forta, Ukrainio kulpas, ĉar ili estas nazioj, do la milito/SMO estas prava" kaj konkludi "Rusio mem plenumas la kondiĉojn de nazismo!".

Certe tion vi ne intencis diri.
Nu, vi ne surprizos min per mensogo, ĉar neniu el la aferoj, kiujn vi priskribis, estis eldirita de iu ajn rusa politikisto. okulumo.gif Do mi simple petus vin konfirmi ĉi tiujn deklarojn rilate la deklarojn de rusaj registaraj oficistoj. Kaj ne estas koincidoj kun la signoj de naziismo, kiujn mi antaŭe skizis.

Ĉi tiu aliro permesas al mi rezisti la mastrojn de demagogio. okulumo.gif

Altebrilas (Mostra el perfil) 15 de març de 2024 10.19.02

Ankaŭ la vorto "politikisto" estas difininda.

"Mensogo" ankaŭ, cetere.

Леопольд (Mostra el perfil) 15 de març de 2024 10.38.16

Altebrilas:Ankaŭ la vorto "politikisto" estas difininda.

"Mensogo" ankaŭ, cetere.
Mi ne okupiĝas pri demagogio, pardonu. okulumo.gif

Altebrilas (Mostra el perfil) 15 de març de 2024 14.46.15

Bona ideo!......................

amigueo (Mostra el perfil) 16 de març de 2024 6.38.53

Alia ideo.
Imagu ke Ukrainio la 23fb2024n us agnoskis sendependon den Donbaso. Neniu SMO. Neniu nehxas doloron perdi teritorion, neniu nehxas doloran gajnon de sendependon per 13 mil mortoj, eble nenecesaj se popoloj sen armeo (kaj sen malavara helpo de eksterlanda potenco) povus decidi sian oson.
La plejparto de Ukrainio "decidis" rapidan okcidentigxon per pucxo dumlonge pretigita, CIA ne povis atendi elekciojn. Per timiga kaj censura submeto de disidentoj la Ukrainiaj elekcioj poste pravigis la pucxon por la plejparto de Ukrainio, escepte por Donbaso kie demokration ne aplikis Ukrainio sed armeon.

Kiam liberaj homoj kiuj vivas kune ricevas novajxon ke kelkaj inter ili decidis vojagxon, tiuj liberaj homoj povas decidi cxu aligxi aux ne al la aliulara decido. Tio estus demokratia konduto ke nek UN nek EU (ekz Katalunio) konas. Kial militi se baza libero decidi komunan aux apartan oson aplikans? En familioj ekzistas divorco. Britio divorcis el EU. Per larmoj, sen milito. Francoj balotis eli EUn, kaj la baloto nuligins cxar kontrauxdemokratio decidis ke Francio devus dauxri en EU. La Francoj ne rebelis kaj toleris tiun mokon demokration. Eble la Francaj infanoj en lernejoj ne konas tiun gloran okazon.

Cxu Donbaso sendependema cxarmins de Rusio? Cxu Okcidentema cetera Ukrainio cxarmins de Usono kaj EU? Ambaux. Sed cxu tio nuligas rajton de popolo decidi sian oson?

Fakte, trans teoriaj rajtoj, eksteraj potencoj decidas kiujn popolojn rajtas memdeterminacion. La fortuloj Okcidento kaj Rusio ne vere konsentis diplomatan solvon (Minskaj Akordoj estis gajno tempon armi Ukrainion kaj akumuli miitmortojn banalajn por okcidentaj mediaoj) sed decidis minacon (etendo NATOn) kaj perforton (SMO) por solvi.
"Fortuloj" rilate al Ukrainio/Donbaso. Okcidento estis la tradicio fortulo kiu faras sian legxon en la tuta mondo. Rusio estis nova fortulo aux kandidato gajni respekton de Okcidento. Kiel gajni tiun respekton? Milite.

Okcidento timis Rusion, ecx pretis donaci Ukrainion al Rusio. Sed Rusio montris malforton, aux tre modestan celon pri Ukrainio. Rusio ne lernis de Minskaj Akordoj kaj denove volis negoci pacon. Kaj denove fiaskis.
Anstataux invadi la tutan Ukrainion per almenaux 3 milion' soldatoj, Rusio lancxis lantan atrician militon per nur kelkcenmil' soldatoj. Kial? Dum kelkjara milito Okcidento pretigos sian militindustrion por renversi situacion se Cxinio ne amase apogas Rusion.

Kial Rusio ne invadis rapide la tutan Ukrainion?

Kial lantmilita Rusio helpegas floradon de militindustrio en la tuta mondo?

amigueo (Mostra el perfil) 16 de març de 2024 7.58.44

Se us aplikis en 2014 Rusio saman rimedon al Donbaso ol Krimeo, Cxu aktuala milito us nenas?
(Neni = ne esti)

Леопольд (Mostra el perfil) 16 de març de 2024 8.51.06

Saluton Amigueo!
amigueo:
Anstataux invadi la tutan Ukrainion per almenaux 3 milion' soldatoj, Rusio lancxis lantan atrician militon per nur kelkcenmil' soldatoj. Kial?

Kial Rusio ne invadis rapide la tutan Ukrainion?
Miaopinie, ĉi tiuj demandoj ankaŭ tre interesas por armeaj analizistoj de NATO, ĉar la agoj de Rusio ne koincidas kun iliaj kalkuloj aŭ scenaroj. okulumo.gif

amigueo:
Dum kelkjara milito Okcidento pretigos sian militindustrion por renversi situacion se Cxinio ne amase apogas Rusion.
Ukrainoj elĉerpiĝos pli frue. En Ukrainio oni serioze pripensas la aferon de rekrutado de handikapuloj por militservo (por la fronto). Jen, ekzemple, la deklaro de Anatoly Bargilevich, la nova estro de la Ĝenerala Stabo de la Armitaj Fortoj de Ukrainio:
“Kiun handikapgrupon vi povas servi en la armeo? Ajnan. Se homo povas ligi mangrenadon al si kaj salti en frifuĝejon, tio signifas ke li taŭgas por militservo."

https://kherson-news.ru/society/2024/03/13/282598....

amigueo:
Kial lantmilita Rusio helpegas floradon de militindustrio en la tuta mondo?
Ĉu ankaŭ Rusio kulpas pri tio?

Tornar a dalt