Tin nhắn: 3
Nội dung: Esperanto
amigueo (Xem thông tin cá nhân) 08:34:47 Ngày 05 tháng 4 năm 2022
Ĉu iu povus klarigi la bonan dirmanieron?
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vor...
"la due plej aĝa" vs "la dua plej aĝa"
Metsis (Xem thông tin cá nhân) 10:57:15 Ngày 05 tháng 4 năm 2022
Se vi konsideras ĝin kiel unu el la priskriboj al la substantivo, vi diru
- Ateno estas mia tria plej ŝatata urbo en la mondo
- Ateno estas mia trie plej ŝatata urbo en la mondo
Wennergren atentigas, ke ambaŭ taŭgas sed la adjektivaj formoj estas pli kutimaj. Tio pravas, ĉar mi trovis el Tekstaro 70 trafojn de "dua plej" kaj 31 trafojn de "tria plej" kontraŭ 23 kaj 7 trafojn de "due plej" resp. "trie plej".
amigueo (Xem thông tin cá nhân) 11:48:20 Ngày 05 tháng 4 năm 2022
Dankegon.
Plej/pli ankoraŭ donas aliajn enigmojn!