ورود به محتوا

Bonvolu helpi kun tradukoj en volapukon kaj en la klingonan

از sonorileto102, 16 آوریل 2022

پست‌ها: 10

زبان: Esperanto

sonorileto102 (نمایش مشخصات) 16 آوریل 2022،‏ 16:22:02

Bonan tagon al ĉiuj,
mi volas traduki la frazon "Mi havas katon" (angle: "I have a cat") en la klingonan kaj en volapukon, sed mi ne parolas ĉi tiujn lingvojn kaj mi neniel povas trovi fidindajn tradukilojn.
Ĉu iu parolanto de tiuj ĉi lingvoj povus helpi al mi?
Dankon multfoje.

Sonorileto

nornen (نمایش مشخصات) 16 آوریل 2022،‏ 20:40:34

Volapük: Labob kati. [lɑˈbob kɑˈti]

Ne estas katoj sur Qo’noS. Tial klingonoj ne havas vorton por diri "kato". La suba frazo signifas "mi havas dorlotbeston".

Klingon: Saj vIghaj. [ʂɑʤ vɪˈɣɑʤ]

sonorileto102 (نمایش مشخصات) 17 آوریل 2022،‏ 12:08:58

پیام پنهان شد.

sonorileto102 (نمایش مشخصات) 20 آوریل 2022،‏ 17:37:48

Dankon multe por via helpo. Mi bezonis tiujn tradukojn por artikolo pri planlingvoj en mia ĉeĥa gazeto. (Mi desegnas ĉiun numeron mane kaj poste printas du kopiojn kiujn mi pruntas al miaj familianoj kaj geamikoj.) Mi volis montri al vi foton de tiu artikolo, sed ial ne eblas al mi aldoni en la komentojn nek bildon nek ligilon… do almenaŭ sciu, ke mi menciis vin sub la artikolo kiel konsultanton.

Denove, dankon el koro kaj havu belan tagon.
Sonorileto

nornen (نمایش مشخصات) 21 آوریل 2022،‏ 14:17:38

Ho, mi ja volus vidi vian artikolon. Ĉu vi povas publikigi ĝin aliloke kaj afiŝi ĉi tie ligilon?

juangarciadelrio (نمایش مشخصات) 21 آوریل 2022،‏ 17:54:42

Saluton. Eble vi ŝatus vidi tiujn kelkajn artikolojn kiujn mi verkis antaŭ iom da tempo.
https://pacamondo.blogspot.com/2022/03/vodasbuk-st...
https://pacamondo.blogspot.com/2018/08/aliaj-planl...

SlavikDze (نمایش مشخصات) 22 آوریل 2022،‏ 10:24:46

I wonder, ĉu ĉi-monde efektive haveblas uloj, kiuj reale interesiĝas pri "volapuk"?

sonorileto102 (نمایش مشخصات) 26 آوریل 2022،‏ 13:36:24

nornen:Ho, mi ja volus vidi vian artikolon. Ĉu vi povas publikigi ĝin aliloke kaj afiŝi ĉi tie ligilon?
Bedaŭrinde mi neniel povas aldoni ligilon ĉi tien (la paĝo ne permesas al mi sendi mesaĝojn kun ligiloj, ĉiam ĝi diras "Tio probable estas rubmesaĝo"), sed mi ĵus afiŝis bildon de la artikolo sur DeviantArt. Mia uzantnomo tie estas Sarastre7 kaj la artikolo estas la lasta publikaĵo.
Ĉu vi trovis ĝin?

sonorileto102 (نمایش مشخصات) 26 آوریل 2022،‏ 14:15:39

juangarciadelrio:Saluton. Eble vi ŝatus vidi tiujn kelkajn artikolojn kiujn mi verkis antaŭ iom da tempo.
Saluton, dankon por viaj interesaj artikoloj. Jes, mi ja ŝatis vidi ilin - mi ĝuis legi ilin kaj eksciis multe da novaj informoj. (Mia plej ŝatata bildo estis la "planlingva mapo".)

sonorileto102 (نمایش مشخصات) 26 آوریل 2022،‏ 14:52:01

SlavikDze:I wonder, ĉu ĉi-monde efektive haveblas uloj, kiuj reale interesiĝas pri "volapuk"?
Kial ne? Certe eĉ nun ekzistas homoj, kiuj vere interesiĝas pri Volapuko. Laŭ mi, ĝenerale lerni (pri) plan/lingvoj estas interese...

بازگشت به بالا