Till sidans innehåll

Instruu Esperanton en Senegalo kun stipendio (septembro-decembro 2022)

av Frano, 17 april 2022

Meddelanden: 1

Språk: Esperanto

Frano (Visa profilen) 17 april 2022 10:45:20

UEA, ILEI, la Afrika Komisiono de UEA (AK) kaj Senegala Esperanto-Asocio (SEA) alvokas Esperanto-instruantojn de la tuta mondo kandidatiĝi por Esperanto-kurso en Senegalo dum la periodo septembro-decembro 2022.
La kurso komenciĝos la 19-an de septembro. Entute temos pri 45 instruhoroj plus aktivecoj. Laŭplane 20 homoj devos partopreni la kurson kiel lernantoj. La elektita instruonto laŭnecese ricevos: 1) biletojn por vojaĝi al Senegalo; 2) loĝejon en Senegalo; 3) stipendion, por sinnutrado kaj aliaj bezonoj, je la valoro de ĝis 2200 EUR.
https://uea.org/gk/1027

Tillbaka till toppen