Al la enhavo

"Anglujo estas unu parto de la Unuiĝinta Reĝlando ZOM Britujo"

de amigueo, 2022-aprilo-18

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-18 20:58:04

(Ne por komencantoj)

identeca priskribo?
Ne. "Konsista preskribo" per DE.

"Anglujo estas unu parto de la Unuiĝinta Reĝlando DE Britujo kaj Norda Irlando. La reĝlando ne nomiĝas “Britujo kaj Norda Irlando”, sed konsistas el la du partoj Britujo kaj Norda Irlando."

Laux mi, DE estas mallerta. Plitauxge diri: "ZOM Britujo" por signifi ke oni fokusas parton de UR.

Aldone, "Regxinlando" pli precizas. Nu, oni lasu Unuiĝintan Reĝlandon Unuiĝinta Reĝlando, kaj diru Regxo Elisabet.

sudanglo (Montri la profilon) 2022-aprilo-19 12:20:02

Ĉu ne prefere diru (ne por Esperantistoj) anstataŭ (ne por komencantoj)

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-19 16:42:33

sudanglo:Ĉu ne prefere diru (ne por Esperantistoj) anstataŭ (ne por komencantoj)
Cxu vi povas konsili min prepozicion por konsista priskribo? Eble DE tauxgas sed mi ne komprenas.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-aprilo-19 22:25:01

Trompa titolo: Antaŭ eniri la fadenon, mi kredis esti legonta ian polemikaĵon pri supozita zombi-iĝo de Britio post Brekzito!

Reen al la supro