前往目錄

"Sxi diris venosi morgaux" vs "Sxi diris ke si venont morgauxon"

貼文者: amigueo, 2022年4月22日

訊息: 12

語言: Esperanto

StefKo (顯示個人資料) 2022年4月24日上午7:57:32

Amigueo, mi estas komencanto do, povas esti, mi ne estas kapabla kompreni vin kaj mi ne devas legi viajn enskribaĵojn. Ja vi markas ilin: "ne por komencantoj". Mi nur pensas ke viaj elpensoj malhelpas kaj malutilas al lernu!, al aliaj forumanoj kaj al la lingvo. Ĉu mi eraras?

Limiĝu aŭ direktu vian inventeman menson alien. Sukcesojn en la vojo!

amigueo (顯示個人資料) 2022年4月25日下午12:38:31

StefKo:Amigueo, mi estas komencanto do, povas esti, mi ne estas kapabla kompreni vin kaj mi ne devas legi viajn enskribaĵojn. Ja vi markas ilin: "ne por komencantoj". Mi nur pensas ke viaj elpensoj malhelpas kaj malutilas al lernu!, al aliaj forumanoj kaj al la lingvo. Ĉu mi eraras?

Limiĝu aŭ direktu vian inventeman menson alien. Sukcesojn en la vojo!
@StefKo

Dankon pro instigo:
1. diversigi miajn verkĝenrojn en esperanto (vi pravas ke lingvaĵkreivo estas pli utila per literaturo ol gramatiko; defendas ĉi aserton mirinda "Gerda malaperis"; imagu !kiel rimarkindan verkaĵon "Gerdojka fa amigueo"!).
2. pliklarigi miajn mesaĝojn (eble ne estas facile kompreneblaj; sed bedaŭrinde mi ne havadis, krom vin tri, alian kobajon/testulon aŭ konsilanton; ĉu vi konsistigos didaktikan komitaton por adapti mesaĝojn por la konsultejo? Aliflanke, mi pensas ke miaj mesaĝoj se facilkompreneblaj estus pli abomenindaj laŭ vi, ĉarkiam ili notigas dubojn ne banale solveblaj kaj ili uzas la "inventmetodon" por trakti gramatikajn dubojn; mi agnoskas mian specialdirmanieremon ne nur en esperanto; la inventmetodo havus taŭgan kunulon "en" alilingvkomparmetodo).
3. pliutiligi miajn mesaĝojn (ekz per enmeto de alilingvkomparoj pri konkretaj punktoj gramatikaj, kaj akcedo al dokumentoj koncernitaj).

回到上端